Ŝakturniro estas serio de ŝakludoj luditaj por konkuri por determini venkan individuon aŭ teamon en Turniro. Ekde la unua internacia ŝakturniro en Londono 1851, ŝakturniroj fariĝis la normo de ŝakkonkurado inter ludantoj.

Ŝakturniro en Germanio

Hodiaŭ la plej agnoskitaj ŝakturniroj por individua konkurado inkludas la Linares ŝakturniron (nun ne plu okazas) kaj la Tata Steel ŝakturniron. La plej granda teama ŝakturniro estas la Ŝakolimpiko, en kiuj ludantoj konkuras en la nacia teamo same kiel en Olimpikoj.

La plej multaj ŝakturniroj estas organizitaj kaj regita laŭ la FIDE manlibro, kiu donas gvidliniojn kaj regularojn por organizado de turniroj. Ŝakturniroj estas plejparte okazigitaj en round-robin stilo, svisa sistemo aŭ elimina stilo por determini la venkanton.

Ŝakolimpikoj redakti

 
35-a Ŝakolimpiko teama ŝakturniro
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ŝakolimpiko.

La Ŝakolimpiko estas dujara ŝakturniro en kiu teamoj de malsamaj landoj el la mondo konkuras. FIDE organizas la turniron kaj elektas la gastigantan landon. La unua oficiala Olimpiko okazis en 1927, en Londono. La Olimpikoj estis foje okazigitaj ĉiujare kaj je neregulaj intervaloj ĝis la Dua mondmilito; ekde 1950 ili okazis regule po du jaroj.

ŝakolimpikoj
 
16 landoj partoprenis dum la 1-a Ŝakolimpiko 1927.
 
133 landoj partoprenis dum la 37-a Ŝakolimpiko 2006

Turniraj kategorioj redakti

FIDE klasifikas turnirojn laŭ la mezuma Elo-nombro de la partoprenantoj. La startkategorio por majstro-nivelaj turniroj estas kategorio 1, kiu validas por turniro kies partoprenantoj havas mezan Elo de 2251 ĝis 2275. De 2276 ĝis 2300 ĝi estas kategorio 2, kun plia kategorio po 25 poentoj. La plej fortaj turniroj ĝis nun estis kategorio 21. La Zurika Ŝaka Defio 2014 (Zurich Chess Challenge 2014), okazita de la 29-an de januaro ĝis la 4-an de februaro 2014, estis la unua kategoria turniro kun kategorio 23 per meza Elo de 2801. La Sinquefield pokalo 2014 (Sinquefield Cup 2014), okazigita de la 27-an de aŭgusto ĝis la 7-an de septembro 2014 estis la dua 23 kategoria turniro per meza Elo de 2802.

Kat. Elo-rango Kat. Elo-rango Kat. Elo-rango
1 2251–2275 9 2451–2475 17 2651–2675
2 2276–2300 10 2476–2500 18 2676–2700
3 2301–2325 11 2501–2525 19 2701–2725
4 2326–2350 12 2526–2550 20 2726–2750
5 2351–2375 13 2551–2575 21 2751–2775
6 2376–2400 14 2576–2600 22 2776–2800
7 2401–2425 15 2601–2625 23 2801–2825
8 2426–2450 16 2626–2650

Tempokontrolo redakti

 
Cifereca ŝakhorloĝo

Tempokontrolo estas mekanismo en turniroj, kiu ebligas ke ĉiu rondo de la matĉo finu ĝustatempe tiel ke la turniro povu daŭrigi. La tri ĉefaj tempokontroloj uzitaj en ŝakturniroj estas klasika, rapida kaj fulma.

  • Kugla ŝako: (angle "bullet") unu aŭ du minutoj per flanko
  • Fulma ŝako: (angle, fakte origine germane "blitz") malpli ol 10 minutoj po ludanto (ofte 5 minutoj), foje kun sekundaj pliigoj po movoj.
  • Rapida ŝako: (angle "rapid") 10-60 minutoj po ludanto (ofte 25 minutoj), foje kun sekundaj pliigoj po movoj
  • Klasika ŝako: 90 minutoj por la unuaj 40 movoj (ofte pli post la movo 60) kun sekundaj pliigoj po movoj

Vidu ankaŭ redakti