Ŝaksocieto Zuriko

La Ŝaksocieto Zuriko (germane Schachgesellschaft Zürich, mallonge SG Zürich) estas la plej malnova daŭre ekzistanta ŝakasocio de la mondo. Ĝi organizis signifajn internaciajn ŝakturnirojn, esence kontribuis al la organizo de la ŝakmovado en Svislando kaj ĝis hodiaŭ estas unu el la gvidaj ŝakasocioj de Svislando.

Ŝaksocieto Zuriko
ŝakoklubo
Komenco 1809 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Viktor Kortschnoi, unu el la plej konataj ludantoj de la Ŝaksocieto Zuriko

Historio redakti

Fondiĝo kaj fruaj jaroj redakti

La Ŝaksocieto estis fondita en la jaro 1809 de la koloniaĵkomercisto Johann Escher, de la ŝtatkasisto Sigmund Spönli, de la paperfabrikistoLeonhard Ziegler kaj la artpentristoj Heinrich Maurer, Carl Schulthess kaj Heinrich Schulthess. Unua prezidanto okaze de la fondiĝo fariĝis Heinrich Maurer, poste la lingvoinstruisto Heinrich Meister transprenis la prezidantecon.

El la jaro 1822 estis dokumentita la unua teama ŝakturniro de la Ŝaksocieto Zuriko kontraŭ la Vintertura Ŝaksocieto. Tri jarojn poste la Ŝaksocieto Zuriko organizis la unuan Svisan Federacian Ŝakturniron. Post la morto de Heinrich Meister en la jaro 1836 Johann Escher transprenis la prezidantecon. En la jaro 1840 Conrad von Orelli, membro de la Ŝaksocieto, publikigis sian Ŝaklibreton (germane Schachbüchlein, temis pri Konciza prezento de la reguloj de la ŝakludo kaj de la plej sencohavaj paŝoj de famaj ludantoj por komencantoj). En la jaro 1867 la statutoj de la societo aperis la unuan fojon en presita formo. Inter la jaroj 1868 ĝis 1879 okazis dek orientsvisaj ŝakturniroj kun partoprenantoj el Sankt-Galo, Zuriko, Vinterturo, Lucerno, Wil, Ŝafhaŭzo, Berno, Glaruso kaj Bazelo.

La erao Pestalozzi / Thomann redakti

En la jaro 1887, kiam la Ŝaksocieto Zurika en kriza tempo havis nur ankoraŭ dekkvin membrojn s-ro Max Pestalozzi transprenis la prezidantecon. En la jaro 1888 kaj 1898 la germana ĉampiono Emil Schallopp kaj la ŝakmondĉampiono Emanuel Lasker ludis en Zuriko simultanŝakon. En la jaro 1889 la Ŝaksocieto Zuriko reprenis la tradicion de la orientsvisaj ŝakturniroj kaj organizis dutagan ŝakturniron, kiu poste estis konata kiel la Unua Svisa Ŝakturniro kaj fariĝis komenco de longa tradicio. Okaze de ĉi-tiu turniro estis ankaŭ fondita la Svisa Ŝakasocio (germane: Schweizerischer Schachverein, SSV). En la jaro 1893 la Ŝaksocieto sukcesis konvinki la Neue Zürcher Zeitung (esperante Nova Zurika Ĵurnalo) enkonduki ŝakkolumnon. En la jaro 1901 la Ŝaksocieto akceptis unuan fojon en sia historio virinojn kiel membroj. Post Max Pestalozzi sekvis kiel prezidanto Eduard Thomann, kiu oficis ĝis la jaro 1922. En la jaro 1905 restadis kiel studento la tiam 18-jara Aaron Nimzowitsch, posta ŝakgrandmajstro, en Zuriko. En la jaro 1909 oni festis la centjariĝon kun la organizo de ŝakturniro kaj festo. Kun pli ol 100 membroj la Ŝaksocieto Zuriko estis la absolute plej granda membrosekcio de la Svisa Ŝakasocio. En la jaroj 1916 kaj 1919 Emanuel Lasker denove simultanludis en Zuriko. En la jaro 1922 sekvis simultanludo de Aleksander Aljeĥin.

Internaciaj ŝakturniroj en Zuriko redakti

La membro Paul Johner gajnis en la jaro 1925 la 25-an Svisan Ŝakturniron okaze de la 100-jara jubileo de la 1-a Svisa Federacia Ŝakturniro. Paralele al tiu-ĉi turniro la mondŝakfederacio FIDE, kiu estis fondita en la jaro 1924 organizis sian unuan delegitan asembleon. En la jaroj 1925, 1928 kaj 1931 la grandmajstroj Aleksander Aljeĥin, Efim Bogoljubow kaj Aaron Nimzowitsch vizitis la Ŝaksocieton.

Okaze de la 125-jara jubileo en la jaro 1934 la ŝaksocieto organizis por la unua fojo en sia historio kaj en la historio de la svisa ŝakmovado internacian majstroturniron. Gajnis Aleksander Aljeĥin antaŭ Max Euwe kaj Salo Flohr. Dum la dua mondmilito ankaŭ en Svislando la ŝakvivo paraliziĝis. Jam en la jaro 1946 la Ŝaksocieto Zuriko denove organizis turniron de kvinmajstroj, kiun gajnis Bogoljubow. 1952 gajnis Erik Lundin la 53-an Svisan Ŝakturniron antaŭ Martin Christoffel kaj Max Euwe.

Absoluta kulmino en la societa historio estis la organizo de kandidtaturniro por la monda ĉampionado 1953. Kun sia turnirgvidanto Alois Nagler la Ŝaksocieto Zuriko ricevis grandan parton de la organiza respondeco flanke de la Svisa Ŝakasocio. Venkis Wassili Smyslow antaŭ David Bronstein, Paul Keres kaj Samuel Reshevsky. David Bronstein skribis libron pri la turniro, kiu fariĝis klasikaĵo de la ŝakliteraturo. Post la kanditatturniro Alois Nagler transprenis la prezidantecon den la Ŝaksocieto. La usona verkistino Clare Benedict disponigis la rimedojn, kiuj ebligis al li dum la venontaj du jarcentoj regule organizi internaciajn teamturnirojn, la tiel nomitajn Clare-Benedict-Turnirojn.

En la jaro 1953 la Ŝaksocieto Zuriko gajnis la Svisan Teamĉampionadon, kiun unuan fojon ĝi partoprenis. Miloj da rigardantoj povis vidi en la jaro 1956 horloĝsimultanturniron de la monda ĉampiono Michail Botwinnik. Okaze de la 150-jara jubileo oni denove organizis mondklasturniron, kiun gajnis Miĥail Tal antaŭ Svetozar Gligorić, Robert James Fischer kaj Paul Keres. Ĉe nova grandmajstroturniro en la jaro 1961 venkis Paul Keres antaŭ Tigran Petrosjan kaj Svetozar Gligorić.

La nova erao redakti

En la jaro 1971 la zurikano Werner Hug fariĝis kiel unua kaj ĝis nun ununura svsio junularmondĉampiono en la ŝakludo. Okaze de sia 175-jara jubileo la Ŝaksocieto Zuriko organizis en la jaro 1984 denove grandmajstroturniron, kiun gajnis John Nunn antaŭ Boris Spasski kaj Viktor Kortschnoi.

En la jaro 1993 Viktor Kortschnoi aliĝis la la Ŝaksocieto Zuriko. 1998 la Ŝaksocieto organizis honore al la en la jaro 1996 mortinta honorprezidanto Alois Nagler turniron laŭ la Sistemo Schevening, okaze de kiu svisaj ĉampionoj ludis kontraŭ legendaj ŝakludistoj kiel Viktor Kortschnoi, Wassili Smyslow, Bent Larsen, Svetozar Gligoric kaj Wolfgang Unzicker. Okaze de la 70-a naskiĝdatreveno de Viktor Kortschnoi la Ŝaksocieto Zuriko organizis rapidŝakturniron, kiun partoprenis inter aliaj la mondĉampionoj Wladimir Kramnik, Boris Spasski kaj Garri Kasparow.

Nuntempe la Ŝaksocieto Zuriko nombras proksimume 100 membrojn kaj partoprenas kun pluraj teamoj la svisajn turnirojn. Prezidanto estas Christian Issler. La Ŝaksocieto posedas propran ejon en la centro de la urbo Zuriko (Olivengasse 8, proksime de Kreuzplatz), kiun membroj povas utiligi ankaŭ krom dum la oficiala ludovespero (vendrede) ĉiutempe. La Ŝaksocieto Zuriko fariĝis 21-foje svisa teamĉampiono kaj ludas en la sezono 2007/2008 en la Nacia Ligo A. Lastfoje ĝi akiris la titolon en la jaro 2005. Ĝiaj plej fortaj ludantoj estas Viktor Kortschnoi, Christian Bauer, Yannick Pelletier, Lothar Vogt, Florian Jenni, Lucas Brunner kaj Werner Hug.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti