Internacia Tago de Ŝako

La Internacia Tago de Ŝako estas festata ĉiujare la 20-an de julio, tago en kiu fondiĝis la FIDE en 1924.[1]

Tago de ŝako
internacia tago
Speco internacia, sporta kaj historia
Dato 20-an de julio
vdr

La ideo festi ĉi tiun tagon kiel la internacia tago de ŝako estis proponita de Unesko kaj ĝi estis festata ekde 1966, post kiam ĝi estis oficialigita de FIDE. Tiu federacio havas 181 membrajn ŝakfederaciojn organizas ŝakajn eventojn kaj konkursojn ĉirkaŭ la mondo dum ĉi tiu tago. Ĝis 2013 la tago estis festita en 178 landoj, laŭ la prezidanto de la FIDE Kirsan Ilyumzhinov. La 12an de decembro 2019, la Ĝenerala Asembleo de UN unuanime aprobis rezolucion agnoskantan la tagon.[2][3]

La tago estas festita de multaj el la 605 milionoj da regulaj ŝakistoj en la mondo. Yougov enketo en 2012 montris, ke "Surprize stabila 70% de la plenkreska loĝantaro ludis ŝakojn en iu momento dum siaj vivoj". Ĉi tiu nombro tenas proksimume saman nivelon en landoj tiel diversaj kiel Usono, Granda Britio, Germanio, Rusio kaj Barato.

Referencoj redakti

  1. History of International Chess Day (angle) (2012-07-21). Arkivita el la originalo je 2015-07-08. Alirita 2015-07-07.
  2. UN adopts July 20 as World Chess Day (angle) (2019-12-13). Alirita 2020-06-03.
  3. Rezolucio 74/22 de UN (angle). UN. Alirita 2020-06-03.

Vidu ankaŭ redakti