Kaŝubio
Kaŝubio estas regiono en Pollando, kie vivas anoj de kaŝuba minoritato. Temas pri geografia nocio sen politika aŭ administra signifo. Kaŝubio situas en Pomerio okcidente de la urboj Gdansko kaj Gdynia. La kaŝuban pejzaĝon karakterizas post-plejstocenaj montetoj, lagoj kaj la proksima Balta Maro.
Kaŝubio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Flago | Blazono | ||
regiono, historia regiono [+] | |||
Lando | Pollando | ||
- koordinatoj | 54° 15′ 5″ N, 17° 41′ 14″ O (mapo)54.25127777777817.687361111111Koordinatoj: 54° 15′ 5″ N, 17° 41′ 14″ O (mapo) | ||
Kaŝubio | |||
Vikimedia Komunejo: Kashubia [+] | |||
Lokoj en Kaŝubio
redaktiGünter Grass
redaktiKonata membro de kaŝuba familio estas la nobelpremiito pri literaturo Günter Grass, kies patrino estis kaŝubino kaj onklo estis pola esperantisto naskita en Malborko, poste loĝanta en la Libera Urbo Dancigo kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo de la urbo. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendante la poŝtoficejon mortis pro la pafvundoj fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. Grass pritraktis la regionon en sia verko La lada tambureto (Die Blechtrommel).