Wejherowo

urbo en nuntempa Pollando

Wejherowo (ĝis 1945 germane Neustadt in Westpreußen, kaŝube Wejrowò) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al la samnoma komunumo Wejherowo en distrikto Wejherowo.

Wejherowo
germane: Neustadt in Westpreußen

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Wejherowo (Pollando)
Wejherowo (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Pomeria provinco
Distrikto distrikto Wejherowo
Komunumo Komunumo Wejherowo
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 130000 (Malgranda Kaŝuba Triurbo)
Fondita en 1643
Urborajtoj 1650
Koordinatoj 54° 36′ N, 18° 15′ O (mapo)54.618.25Koordinatoj: 54° 36′ N, 18° 15′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 110 m
Areo 25,65 km²
Loĝdenso 1 839 loĝ./km²
Poŝtkodo 84-200 ĝis 84-204
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GWE
TERYT 6222915031
Estro Krzysztof Hildebrandt
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Jakuba Wejhera 8
Poŝtkodo de estraro 84-200
Telefono de estraro 58 672-13-16
Fakso de estraro 58 672-12-57
Poŝto de estraro miasto@wejherowo.pl
Komunuma retejo http://www.wejherowo.pl
vdr

Eldonita en 1880 Słownik geograficzny Królestwa Polskiego (Geografia vortaro de Kongresa Pollando), agnoskas la urbon Wejherowo kiel la ĉefurbo de Kaŝubio.

urbodomo
la nokte lumigita urbodomo
La monumento de Jakub Wejher, la fondinto de la urbo en 1643

Historio redakti

La unuaj spuroj de homaj setlejoj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo devenas de la naŭ miloj da jaroj a.K.. La okcidenta parto de Pomerio estis setligita malfrue pro la tiama glaciiĝo (en plejstoceno dum la glacia epoko) kaj malfekundaj grundoj. Komence la homaro okupiĝis pri ĉasado de rangiferoj tial ili migris post ilia gregoj. La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj en la Lenborka Tero devenas el mezolitiko.

De tiu periodo oni trovis sagpintojn en nuna vilaĝo Lubowidz (prononcu: lubovidz). Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Meza Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agrikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Lenborko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton.

Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establis la defend-burgojn en la meza Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortintoj en urnoj. La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.

La unuj spuroj de la setlado apude de Wejherowo devenas el la 9a-14a jarcentoj. Tiam tiujn terenoj setligis la slavaj gentoj. La nuntempa Wejherowo estis fondita en la jaro 1643 fare de pola vojevodo Jakub Wejher (1609-1657). Sep jaroj poste la setlejo ricevis la urborajtoj de pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro. Unue Wejherowo estis nomata Wejherowska Wola kaj Nowe Miasto (Nova Urbo), kontraŭe al la tiel nomata apuda urbo „malnova urbo” – Puck. Tiam la urbo estis iom konata laŭ neoficiala germana nomo: Weihersfrey. Post la jaro 1676 la urbo estis proprieto de nobel-familioj. En la jaro 1685 estis proprieto de pola reĝo Johano la 3-a Sobieski. La postaj posedantoj estis polaj nobel-familioj: Przebendowski-familio kaj Radziwiłł-familio. Dum la sekva jarcento en la urbo estis ekonomia stagnado. Tiam komenco agadi la Franciskanoj-Reformatoroj (la ordeno de Malgrandaj Fratoj Reformatoroj)), kiuj fondis la ĉeklostran lernejon kaj misian agadon. Dum la postaj jaroj la katolikismo montris la polecon sur tiuj terenoj.

Rezulte de la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 Wejherowo eniris Prusion sub la nomo Neustadt. En la jaro 1818 ĝi ekestis la distrikta urbo en la Provinco de Gdansko (Okcidenta Prusio), kaj eketis tie la sidejo de la Eklezia regiono de Evangelia Eklezio de Malnov-Prusia Unio, post la Unua Mondmilito kaj post la reveno de Wejherowo al Pollando oni transformis la nomon al Diocezo de Evangelia Eklezia Unio de Wejherowo, ekzistanta ĝis la jaro 1945. En la jaro 1870 oni konstruis la fervojon inter Gdansko kaj Słupsk. Dum tiu tempo en la urbo loĝis germanoj kaj kaŝuboj, kiuj protestis kontraŭ germanigo de tiuj terenoj. Estis establigita tiam i.a. la kaŝuba Popola Banko kaj multaj aliaj porpolaj organizaĵoj. Fine dela 19a jc kaj komence de la 20a jc en Wejherowo okazis granda ekonomia disvolvo.

Post la Traktato de Versajlo en la jaro 1920 oni decidis pri la limo inter Pollando kaj Germanio. Rezulte de ĝi en 1920 post 148 jaroj Wejherowo revenis al Pollando, kiam al la urbo eniris la pola armeo de generalo Józef Haller. Parto de la loĝantoj protestis dum tiu historia evento. La novaj limoj rompis la ĝisnunajn ekonomiajn ligojn. En la jaro 1927 la urbo ekestis la sidejo de la mara Distrikto Wejherowo en la Pomeria Vojevodio (aŭ Pomeria Provinco), en kiu estis ankaŭ la ĝisnuna Distrikto Puck, sed krom urbo Gdynia. Demografia strukturo komencis malrapide ŝanĝadis, komencis ekesti pola plimulto jam de la jaro 1924. Dum la dudekjaro intermilita Wejherowo estis unu el la plej gravaj centroj de Kaŝubio. Kaŝuboj postulis interalie la aŭtonomion por regiono de Pomerio kadre de pola ŝtato. Dum la tridekaj jaroj de la 20a jc en Wejherowo oni eldonadis lultajn kaŝubaj gazetojn kaj revuojn, i.a. "Gazeta Kaszubska" / "Kaŝubia Gazeto", unue aperanta kiel dusemajna gazeto, poste kiel semajna, krome aperadis revuo "Klëka" / en la pola "Kluka" (speco de bastono ligita kun la ofico de vokto/vilaĝestro). La revuo "Klëka" transformiĝis en la jaro 1939 en la Semajnrevuon de Granda Pomerio kaj revuo "Świt" / "Tagiĝo".

En septembro 1939 Wejherowo post la eksplodo de Dua Mondmilito denove eniris Germanion kaj denove estis nomita Neustadt (en Okcidenta Pomerio). Kelkaj lokaj germanoj kunagadis kun Nazioj por ekstermi polojn. Multaj meritaj por la urbo kaj Pomerio estis mortigitaj en la proksima Piaśnica:

 
Memorigejo sur la iama amastombo en arbaro de Piaśnica (Masakro de Piaśnica.

La Masakro de Piaśnica estis la unua sisteme efektivigita murdado de homoj fare de la germanaj faŝistoj en okupita teritorio. Tuj post la komenco de la Dua Mondmilito, inter septembro kaj decembro de 1939, membroj de SS (organizaĵo) kaj de Popolgermana memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) murdis en arbaroj ĉirkaŭ Piaśnica plurmil homojn. Pri la eventoj memorigas 12 metrojn alta monumento ĉe la ĉefvojo inter Wejherowo kaj Krokowa. La masakro de Piaśnica estas nomata la duapomeria Masakro de Katin. Inter la mortigitaj estis i.a. la Urbestro de Wejherowo Teodor Bolduan. Dum la septembro 1939 kaj komence de 1940 tie germanoj mortpafis ĉirkaŭ 14 mil da poloj. Dum la unuaj okupaciaj jaroj germanoj forloĝigis el tiuj regionoj la plimulton de poloj kiuj venis tien dum la dudeko da jaroj intermilitaj. Iliajn lokoj okupis germanoj translokigitaj tien el Besarabio (nun Moldavio), Ukrainio kaj de Volga Regiono de Sovetunio. En la jero 1942 germanoj devigadis tie ankoraŭ loĝantajn polojn ŝanĝadi la naciecon al la germana. Poloj kiuj ne dezirs tion fari estis devige forloĝigitaj. En la jaro 1944 jam 90% de la loĝantoj de la urbo kaj distrikto jam havis la germanan civitanecon. Dum la Dua Mondmilito konspire (subtere) agadis tie partizanoj de la Kaŝa (Konspira) Milita Organizaĵo „Gryf Pomorski” / "Pomeria Grifo", kiun gvidis loĝanta en Wejherowo Augustyn Westphal. La Ruĝa Armeo eniris la urbon la 12-an de marto 1945. Malgraŭ ke la sekvontan tagon jam estis pola administracio, dum kelkaj tagoj okazadis la rabado de la urbo.

La unua Urbestro de Wejherowo post la kreo de pola administracio estis Bernard Szczęsny, kiu oficis ĝis la jaro 1949. La plej longe oficis kiel Urbestro de Wejherowo dum la jaroj 1949-1981 Władysław Szutta. Tamen la novaj komunismaj regantoj havis en tiu regiono la reziston. Dum la unuaj jaroj post la Dua Mondmilito en la ĉirkaŭaĵo de Wejherowo agadis kelkaj taĉmentoj de la antikomunisma partizana organizo. La lastaj estis disbatitaj fare de la komunisma Sekur-ofico kaj milico en la jaro 1951. Rezulte de la administra reformo en la jaro 1975 Wejherowo perdis la statuson de distrikto kaj reakiris ĝin en la jaro 1999 jam kadre de la Pomeria Provinco.

Dum la jaroj 2006-2008 estis farita la unua grava renovigado de la historia Kalvario de Wejherowo de la tempo de ĝia kreo. De la jaro 2003, kontraŭe al la aliaj polaj urboj, la nombro de la loĝanto ĉiam kreskas, en la jaro 2011 jam superis 50 mil da loĝantoj.

Bibliografio:

  • Józef Borzyszkowski, Klemens Bruski (1998): Historia Wejherowa / Historio de Wejherowo, Muzeum Piśmiennictwa i Muzyki Kaszubsko-Pomorskiej / Muzeo de Literaturo kaj Muziko Kaŝubi-Pomeria, Wejherowo.
  • Bronisław Chlebowski, Filip Sulimierski (1893): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia Vortaro de Kongresa Pollando kaj de liaj slavaj landoj, vol. 13, Eldono de Władysław Walewski, Varsovio.
  • Czesław Czubryt-Borkowski (1988): Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa w latach wojny 1939-1945 / La gvidlibro por memorigo batal-lokoj kaj martiro dum la jaroj 1939-1945, Wydawnictwo Sport i turystyka / Eldomnejo Sporto kaj Turimo, Varsovio.
  • Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Regiono, Gdynia.
  • Jerzy Antoni Kostka (2010): Kostkowie herbu Dąbrowa / Kostkow-familio de blazono Dąbrowa, Eldonejo Z. P. POLIMER, Koszalin.
  • Regina Osowicka, Jerzy Grubba (1980): Ziemia Wejherowska / Tero de Wejherowo, Wydawnictwo Morskie Mara Eldonejo, Gdansko.
  • Regina Osowicka, Stanisław Janke (2006): Bedeker Wejherowski / Gvidlibro de Wejherowo, Eldonejo ACTEN, Wejherowo.

Kunlaboro redakti

Inter la partneraj urboj de Wejherowo estas

Urboj amikiĝintaj

Urboj asociitaj kadre de Malgranda Kaŝuba Triurbo

Famuloj redakti

Esperanto redakti

En la loka tombejo estas entombigita Józef Orzech - esperantisto el Kartuzy, direktoro de la tiea gimnazio. Aktivis ankaŭ loka esperantistino Jadwiga Skrzypska.

Eksteraj ligiloj redakti