Jan Andrzej KOZŁOWSKI (naskiĝis la 1-an de januaro 1946 en Wałcz) estas pola politikisto kaj municipano, la Prezidanto de la Pola Asocio de Rugbeo kaj la Vicprezidanto de la Eŭropa Federacio de Rugbeo, la Eksurbestro de Sopot, ĝis la jaro 2010 estis la Prezidanto de Pomeria Parlamento en Gdansko t.n. Pomeria Sejmeto. La Membro de Eŭropa Parlamento ekde la 4-a de marto 2010. Membras en la frakcio de la Eŭropa Popola Partio, kiu estas la plej granda en la Eŭropa Parlamento, li estas ano de pola partio Civitana Platformo kaj estas tre favora por Esperanto. Li loĝas en Sopot.

Jan Kozłowski
Persona informo
Jan Kozłowski
Naskiĝo 1-an de januaro 1946 (1946-01-01) (78-jaraĝa)
en Wałcz
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Politekniko de Gdansko vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
Dum 24-a de novembro 200222-a de februaro 2010
Antaŭulo Jan Zarębski
Sekvanto Mieczysław Struk
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li finis la Fakultaton de Maŝin-Konstruado en la Teknika Universitato de Gdansko. Dum la jaroj 19691972 li estis la scienc-didaktika instruisto en la Teknika Universitato. Ĝis la jaro 1981 laboris kiel estro de la Centro de Ŝip-Tekniko en Gdansko. En la jaro 1980 estas la kunorganizanto en sia laborloko de la sindikato "Solidareco". Dum la militleĝo (t.n. "milita stato") en Pollando en la 13-a de decembro 1981 li estis forigita de la laborloko. De la jaro 1982 dum 10 jaroj li estis la direktoro en la produktad-komerca firmao. Dum la jaroj 19921998 estis la Urbestro de Sopot. De la jaro 1992 ĝis la jaro 2001 estis ano de la Urba Konsilantaro de Sopot. Dum la jaroj 19982001 estis Vicprezidanto de la Ofico de la Fizik-Kulturo kaj Turismo (poste transformita al: Ofico de Fizik-Kulturo kaj Sporto). Dum la jaro 2001 sensukcese kandidatiĝis en balotoj al Pola Senato de la "Balot-Bloko Senato 2001". De 2001 ĝis 2002 estis Vicprezidanto de la Pomeria Vojevodio. De la 24-a de novembro 2002 balote eniris al Pomeria Sejmeto kaj oni elektis lin la Prezidanto de la Pomeria Vojevodio. La 22-an de februaro 2010 rezignas de tiu funkcio ĉar MEP Janusz Lewandowski (ankaŭ favora al Esperanto, legu pri li en E-Vikipedio) fariĝis la Komisaro de Eŭropa Komisiono do ne plu povis esti MEP kaj Jan Kozłowski anstataŭis lin kiel nova Membro de Eŭropa Parlamento de la 4-a de marto 2010 (Eŭropaj balotoj 2009 en Pollando). Li kiel politikisto estis en la Konservativa Partio kaj en la Popol-Konservativa Partio, kaj ankaŭ en la balotada bloko la "Balot-Agado Solidareco". De la jaro 2001 en pola partio Civitana Platformo, de la jaro 2003 ĝis 2010 estis prezidanto de la vojevodiaj organoj de tiu partio.

Li estis ankaŭ la Prezidanto de la Amik-Societo de Sopot, la Prezidanto de Pomeria Regiona Turisma Asocio (de la jaro 2003) kaj la prezidanto de Pola Asocio de Rugbeo. Dum la jaroj 20042005 li estis la Prezidanto de la Eŭropregiono "Bałtyk" / "Balta Maro".

Distingoj redakti

  • La Honora Civitano de Iława
  • La Honora Civitano de Puck
  • La ora distingo "Merita por Turismo"

 

  • La honora distingo "Pro la Meritoj por Turismo" (2007)

Esperanto redakti

 

En la jaro 2008 kiel la Prezidanto de Pomeria Parlamento en Gdansko li estis en la Patrona Komitato de la internacia E-aranĝo en Malbork Ago-Semajno kaj jam en eĉ la jaro 1997 kiel la Urbestro de Sopot li estis la Alta Protektanto de Tut-Pollanda Kongreso de Esperanto en Sopot. Dum la jaroj 2010 - 2011 kelkfoje invitis al sia MEP-oficejo en Sopot la anojn de la Iniciata Grupo "Esperanto por EU" kaj de la 2011 la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra (vicprezidanto de EDE-PL) kaj Kazimierz Krzyżak (ano de la Ĉefa estraro de EDE-PL). La 3-an de septembro de la jaro 2010 li kaj la 1-an de oktobro 2010 MEP Joanna Skrzydlewska skribe informis la UEAn pri iliaj deziroj partopreni la UK en Kopenhago kiel observantoj de la kongreso, sed post tri monata vana atendado de la respondo flanke de UEA ili ambaŭ rezignis. La 6-an de majo 2012 kune kun pola senatano Edmund Wittbrodt (la prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) en Pola Parlamento) invitis Mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi al fama Palaco de Familio Sierakowski en Sopot por priparoli eblecojn de popularigado de Esperanto en Pola Parlamento kaj Eŭropa Parlamento. En la renkontiĝo partoprenis ankaŭ anoj de (EDE-PL) Eduardo Kozyra kaj Kazimierz Krzyżak, Atilio Orellana Rojas - la persona sekretario de Etsuo Miyoshi kaj Andreo Bach - la ano de PEA. Dum la renkontiĝo MEP Jan Kozłowski enmanigis al Etsuo Miyoshi la prestiĝan Medalon de Johano Hevelio kiun ricevas nur la plej gravaj gastoj de la pola Triurbo (Gdansko, Sopot, Gdynia). MEP Kozłowski kunlabore kun Eksprezidanto de Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek proponis fari en oktobro 2013 Esperanto-ekspozicion en Eŭropa Parlamento por popularigi Esperanton inter la Membroj de Eŭropa Parlamento. La 12-an de aprilo li kun MEP-oj Joanna Skrzydlewska, Jerzy Buzek, Ryszard Czarnecki kaj Tadeusz Cymański (li jam la 6-an de aprilo 2013) estis invititaj de senatano Edmund Wittbrodt nome de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kaj de EDE-PL por partopreni la E-Simpozion en Ambasado de Eŭropa Komisiono en Varsovio en oktobro 2013.

Alskriboj redakti

1.↑ Profil na stronie Parlamentu Europejskiego

Bibliografio redakti

Jan Kozłowski: Polityk dwukadencyjny, "Dziennik Bałtycki" z 22 stycznia 2010 [wywiad z Janem Kozłowskim + nota biograficzna]

Eksteraj ligiloj redakti

Jan Kozłowski – strona prywatna.