Internacia Medicina Revuo

Internacia Medicina Revuo estis dumonata organo de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA), fondita en 1923. Formato 24x16.

Laŭ la listo de periodaĵoj de "Esperanto Kortrijk" ĝi aperis en Budapeŝto kaj en Lille ĝis 1937. Ĝi estas distingenda de Medicina Internacia Revuo, organo de UMEA, kiu aperis de 1964 ĝis 1986, el tio ĝis 1977 en Tiba (Japanio).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti