Ottó Indig (verkisto)
INDIG Ottó estis rumanuja hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Braŝovo la 18-an de novembro 1890 kaj mortinta la 22-an de majo 1969, Bellinzona.
Ottó Indig | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de novembro 1890 en Braŝovo | |
Morto | 22-an de majo 1969 (78-jaraĝa) | |
Mortis per | Trafikakcidento ![]() | |
Lingvoj | hungara • germana vd | |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio Germanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto dramaturgo filma scenaristo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiOttó Indig finis juron en Kolozsvár kaj li iĝis interna kunlaboranto de Ellenzék (1916–26), pli poste respondecredaktoro de Hétfő Reggel (1926). Liajn unuajn poemojn publikis la almanako Közös úton (Kv. 1912). En 1930 li translokiĝis Budapeŝton. Ekde 1938 li vivis en Parizo, ekde 1951 en Munkeno kaj li iĝis la kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo. Li pensiuliĝis en junio 1961. Li publikis precipe en la Új Látóhatár. Li elfalis el la treno voje al Ascona.
Verkoj
redakti- Papírkosár(Kv. 1922),
- Játék, komedio (1923),
- A torockói menyasszony, (1931), tradukita en plurajn lingvojn, filmvarianto (1937),
- Két ember eltéved (Bp. 1936),
- Ember a híd alatt, teatraĵo, (1933),
- Magasiskola, teatraĵo (1934),
- Kánikula (Bp. 1947),
- Pipacs (lukto de francaj geknaboj kontraŭ germanaj faŝistoj, Bp. 1948).
Literaturo
redakti- Thury Zsuzsa: Barátok és ellenfelek (visszaemlékezés, Bp., 1979).