William Boyd "Bill" WATTERSON II (naskiĝis la 5-an de julio 1958) estas usona bildliteraturisto kaj la aŭtoro de la fama komiksa bildostrio Calvin kaj Hobbes, kiu estis kolektive elsendita el 1985 al 1995. Watterson ĉesis desegni Calvin kaj Hobbes fine de 1995 per mallonga aserto al la gazetaj eldonistoj kaj siaj legantoj ke li sentis ke li estis atinginta ĉion kion li povis en la amaskomunikilo. Watterson estas konata pro siaj negativaj vidpunktoj pri permesiloj kaj komiksa kolektiva elsendado, liaj klopodoj por etendi kaj plialtigi la gazetan komikson al arto-formo, kaj sia translokiĝo reen al la privata vivo post li ĉesis desegni Calvin kaj Hobbes. Watterson naskiĝis en Vaŝingtono kaj kreskiĝis en Chagrin Falls, Ohio, kies ĉeurba etoso de Usona Mez-Okcidento estis parto de la inspiro por Calvin kaj Hobbes.

Bill Watterson
Persona informo
Naskonomo William Boyd Watterson
Naskiĝo 5-an de julio 1958 (1958-07-05) (65-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kenyon College • Chagrin Falls High School vd
Subskribo Bill Watterson
Profesio
Okupo kartunisto • bildliteraturisto • bildliteratura verkisto vd
Verkado
Verkoj Calvin kaj Hobbes vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

El 1976 al 1980, Watterson studis en Kenyon College kaj gradiĝis kiel Bakalaŭro de Artoj en politika scienco. Kiam Watterson estis kreante nomojn por la roluloj en sia komiksa bildostrio, li decidiĝis al Calvin (laŭ la Protestanta reformisto John Calvin) kaj Hobbes (laŭ la socia filozofo Thomas Hobbes), supozeble kiel la "pinto de la ĉapelo" de la departmento pri politika scienco en Kenyon. En The Complete Calvin and Hobbes, Watterson asertis ke Calvin estis nomigita laŭ "16a-jarcenta teologo kiu kredis en antaŭdestinado," kaj Hobbes laŭ "17a-jarcenta filozofo kun malforta vidpunkto pri la homa naturo."

Watterson verkis mallongan, ironian ŝercan membiografion fine de la 1980-aj jaroj.[1]

Referencoj redakti

  1. Bill Watterson. "The Brief Tongue-in-Cheek Autobiography of Bill Watterson". Arkivita el la originalo en la 5a de Julio, 2008. [1] Alirita la 22an de Januaro 2018.