Calvin kaj Hobbes estas ĉiutaga bildostrio kreita de la usona bildliteraturisto Bill Watterson, kiu estis kolektive publikigita de la 18a de Novembro 1985 ĝis la 31a de Decembro 1995. Ofte citita kiel "la lasta granda ĵurnala komikso",[1][2] Calvin kaj Hobbes ĝuis ampleksan kaj longdaŭran popularecon, influon kaj akademian intereson.

Calvin kaj Hobbes

emblemo

comic strip series • plurkomunikila serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Bill Watterson
Lingvoj
Eldonado
Eldonejo Andrews McMeel Publishing
Honorigoj Best foreign work published in Spain
vdr

Calvin kaj Hobbes sekvas la humurajn ŝercojn de Calvin, frumatura, petolema kaj aventurema sesjara knabo, kaj Hobbes, lia sardona pluŝa tigro. Okazanta en la nuntempa ĉeurba Usono, la strio priskribas oftajn epizodojn de la vivo de Calvin kaj lian amikecon kun Hobbes. Ĝi montras ankaŭ la rilatojn de Calvin kun lia familio kaj samklasanoj, ĉefe la rilato am/malama inter li kaj lia samklasano, Susie Derkins. La duobla naturo de Hobbes estas difina motivo por la strio: por Calvin, Hobbes estas vivanta antropomorfa tigro; ĉiuj la aliaj roluloj vidas Hobbes kiel senanima pluŝa ludilo. La vivanta Hobbes supozeble reprezentas kiel la imagopovaj knaboj vidas siajn pluŝajn animalojn. Kvankam la serio ne mencias specifajn politikajn figurojn aŭ nunajn eventojn, ĝi ja esploras larĝajn temojn kiel naturprotektismo, publika edukado, filozofiaj polemikoj, aŭ la mankoj de opinisondado.[3]

Watterson ĉesis desegni Calvin kaj Hobbes fine de 1995 per mallonga aserto al la gazetaj eldonistoj kaj siaj legantoj ke li sentis ke li estis atinginta ĉion kion li povis en la amaskomunikilo.

Je la pinto de sia populareco, Calvin kaj Hobbes aperis en ĉirkaŭ 2,400 gazetoj tutmonde.[4] En 2010, reaperoj de la strio aperis en pli ol 50 landoj, kaj oni vendis preskaŭ 45 milionojn da ekzempleroj de libroj de Calvin kaj Hobbes.[4]

Kiam Watterson estis kreante nomojn por la roluloj en sia komiksa bildostrio, li decidiĝis al Calvin (laŭ la Protestanta reformisto John Calvin) kaj Hobbes (laŭ la socia filozofo Thomas Hobbes), supozeble kiel la "pinto de la ĉapelo" de la departmento pri politika scienco en Kenyon. En The Complete Calvin and Hobbes, Watterson asertis ke Calvin estis nomigita laŭ "16a-jarcenta teologo kiu kredis en antaŭdestinado," kaj Hobbes laŭ "17a-jarcenta filozofo kun malforta vidpunkto pri la homa naturo."

Notoj redakti

  1. Suellentrop, Chris (2005-11-07). "Calvin and Hobbes: The last great newspaper comic strip". Slate. Arkivita el la originalo en 2015-11-03. [1] Alirita la 22an de Januaro 2018.
  2. O'Hehir, Andrew (2013-11-13). "'Dear Mr. Watterson': Remembering the last great newspaper comic". Salon. San Francisco, California: Salon Media Group. Arkivita el la originalo en 2015-09-24. [2] Alirita la 22an de Januaro 2018. "'Calvin and Hobbes' has been immensely influential – but mostly in TV animation, in stand-up and sketch comedy, and in graphic novels and in Internet culture. The newspaper comic, like the newspaper itself, has lost its social meaning."
  3. Astor, David (1989-11-04). "Watterson and Walker Differ on Comics: 'Calvin and Hobbes' creator criticizes today's cartooning while 'Beetle Bailey'/'Hi and Lois' creator defends it at meeting". Editor & Publisher. Irvine, California: Duncan McIntosh: 78.
  4. 4,0 4,1 . 'Calvin and Hobbes' fans still pine 15 years after its exit. The Plain Dealer (2010-02-01). Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2015-12-16.