Andrzej Kołodziej

Andrzej Kołodziej (naskiĝis la 18-an de novembro 1959 en Zagórz) – subskribinto de la Aŭgustaj Interkonsentoj, aktivulo de Solidareco kaj Solidareco Batalanta.

Andrzej Kołodziej
Andrzej Kołodziej, aktivulo de Solidareco kaj Solidareco Batalanta
Andrzej Kołodziej, aktivulo de Solidareco kaj Solidareco Batalanta
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1959 (1959-11-18) (64-jaraĝa)
en Zagórz
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo sindikatisto
TTT
Retejo http://www.kolodziej.info.pl/
vdr

Vivo redakti

Andrzej Kołodziej estis la tria infano de Tadeusz kaj Emilia Kruczek; havis ok fratinojn: du pli maljunajn, ses pli junajn kaj fraton. Infanecon pasigis en familia domo en Wielopole (nun kvartalo de Zagórz). Lia patro estis fervojista oficisto, la patrino laboris en rapida helpo. Michał Kruczek (patro de la patrino), soldato de la 6-a Regimento de Podhaleaj Pafistoj - partoprenis Defendan Kampanjon septembre 1939, kaj poste membriĝis al Pola Enlanda Armeo. En la hejmo oni regule aŭskultis Radion Libera Eŭropo kaj aliajn pollingvajn disaŭdigejojn el Okcidenta Eŭropo.

En 1977 finis Fundamentan Profesian Lernejon en Sanok kaj en la aĝo de 18 jaroj forveturis al Marbordo. En la jaroj 1978-1980 estis lernanto de Teknikumo pri Ŝipkonstruado en Gdańsk. En la jaroj 1977-1980 laboristo de Ŝipfarejo de Gdańsk, de aŭgusto 1980 laboristo de Ŝipfarejo je la nomo al Pariza komunumo en Gdynia. En la jaroj 1978-1980 aktivulo de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj de Liberaj Sindikatoj de Marbordo, presisto de "Robotnik Wybrzeża" (Laboristo de Marbordo), kolportisto de gazetaro kaj samizdato ene de la Ŝipfarejo; en 1979 subskribinto de la Ĉarto de Laboristaj Rajtoj; januare 1980 maldungita de la laboro en Ŝipfarejo de Gdańsk.

La 15-an de aŭgusto 1980, la unuan tagon de sia laboro en Gdynia, estis kunorganizanto de la striko, samtage iĝis prezidanto de Strika Komitato. Sekve de lia decida sinteno ne okazis estingado de strikoj en la Marbordo, kvankam Lech Wałęsa insistis rapidan finon de protestoj. Subskribinto de Aŭgustaj Interkonsentoj, poste vicprezidanto de Interfaka Strika Komitato (MKZ) en Ŝipfarejo de Gdańsk;en "S" de septembro 1980; en la jaroj 1980-1981 vicprezidanto de MKZ en Gdańsk, respondeca pri konstruo de regionaj strukturoj de la sindikato

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti