Kolportisto estas (laŭ PIV) migranta etvendisto, t.e. komercisto, kiu tradicie ne restas en vendejo sed iras de loko al loko, historie de vilaĝo al vilaĝo, kun la celo vendi pomalgrande. Nuntempe temas pri persono, kiu iradas de pordo al pordo kun la intenco vendi artiklojn aŭ servojn al la loĝantoj. Dum la 1950-aj jaroj, kiam komenciĝis la rekonstruado post la Dua Mondmilito, novaj produktoj aperis en la merkato. Por atentigi la homojn pri tio, kolportistoj ekiris kun, ekzemple, polvosuĉiloj, penante vendi ilin, demonstrinte ilian funkciadon. La artiklo je tiu momento estis bonega por kolporte vendi ĉar:

  • La aĉetanta publiko ankoraŭ estis finance ne tre bonfarta, kaj aĉetojn oni faris pro neceso, ne pro bezono de lukso. Tial rigardi montrofenestrojn estis malpli populara okupo ol pli poste, kaj nova produkto facile povus eskapi el ies atento.
  • Ekzistis tradicio de kolportado kaj regula var-liverado. Liverantoj alportis legomojn, lakton kaj aliajn ĉiutagajn necesaĵojn al la frontpordo (ofte ankaŭ al la postpordo), kaj ne estis malkutime, ke inter ili troviĝis alia, nekonata vendisto.
  • Oni povis pro la persona kontakto de la vizito demonstri kaj rekomendi la produkton al la ofte hezitema aĉetant(in)o.
La kolportisto (De Marskramer), de Jeroen Bosch (Muzeo Boijmans van Beuningen).

Vidu ankaŭ redakti