Mercero estas la tuto de la varoj necesaj al la kudrado, trikado, vestfarado kaj similaj. (NPIV)

Mercero

Al la mercero apartenas aĵoj kiel rubandoj, bendoj, fadenoj, flikaĵoj kaj similaj sed ankaŭ zipoj, butonoj, pingloj kaj kudriloj, pinglokuseneto, malkudrilo, fingringoj kaj aliaj etaj artikloj, kiel mezurbendo kaj tajlorkreto.

Delonge la mercero apartenis al la inventaro de la kolportisto. Nuntempe oni povas aĉeti ĝin ĉe la kudromaŝina butiko aŭ ĉe la fakula tekstila butiko.

Vidu ankaŭ redakti