Mercervaroj estas la kompleto de produktaĵoj kiuj estas nemalhaveblaj por produktado de vestaĵoj kaj hejmaj tekstilaĵoj, pretigataj ĉu por privata konsumado ĉu por industria aplikado.

Merceraĵsekcio en granda magazeno
Tablo de mercervarvendisto en foirejo

Mercervaroj havas du grupojn: la „molaj” mercervaroj estas tekstilaĵoj, la materialo de la „malmolaj” mercervaroj estas ligno, metaloplasto.

Specioj de la mercervaroj redakti

Molaj mercervaroj redakti

Malmolaj mercervaroj redakti

La listo montras ke la amplekso de mercervaroj estas tre vasta.

Elektado el molaj kaj malmolaj merceraĵoj

Fabrikado de mercervaroj redakti

Por la fabrikado de kelkaj mercervaroj diversaj specialaj maŝinoj estas konstruitaj. La malmolaj mercervaroj – precipe tiuj kies materialo estas metalo aŭ plastiko – estas fabrikataj en grandaj amasoj per aŭtomataj maŝinoj. Molaj mercervaroj el tekstilaĵoj povas pretiĝi parte per la kutimaj tekstilmaŝinoj (ekz. kudrofadenoj, fadenoj per mantrikado kaj mankroĉetado), nur la teknologio adaptiĝas al la celo de uzo. Per fabrikado de rubandoj kaj rimenoj servas specialaj maŝinoj. Ornamaj rubandoj estas fabrikataj per specialaj rubandoteksmaŝinoj aŭ rubandokroĉetmaŝinoj. Multaj tipoj de plektitmaŝinoj estas evoluigitaj, inter ili la maŝinoj per plektitaj puntoj havas gravan rolon, ili havas tiel nomatan jacquard-aparaton, kiu movas la bobenojn laŭ la desegno. Inter rondtrikmaŝinoj la tipoj lavorantaj kun nur kelkaj (3–12) trikiloj – kaj veft- kaj varpsistemaj variantoj – servas la fabrikadon de ŝnuretoj. Per formi la ekstremaĵojn de la ŝulaĉo aŭtomata laŭcela maŝino estis konstruita. Industria fabrikado de brodaĵoj estas realigata nuntempe per elektronike regataj brodmaŝinoj kiuj povas fari ekstreme malsimplajn, multkolorajn desegnojn aŭtomate.

Teknika progreso estas kontinua ankaŭ en ĉi tiu fako. Precipe stimulas ĉi tiun progreson, ke la maŝinoj kiuj estis uzataj antaŭe per fabrikado de merceraĵoj, ofte estas uzeblaj per teknikaj novaĵoj nuntempe ankaŭ per fabrikado de teknikaj tekstilaĵoj.

Noto redakti

  1. La nadloj per trikmaŝinoj ne estas objektoj de mercervaroj, ili estas apartenaĵoj de la trikmaŝinoj kaj ne estas aĉeteblaj de mercervarvendistoj.

Fontoj redakti

  • Csentes J. (redaktoro): Ruházati áruismeret II. (Komercaĵoj per la fabrikado de vestaĵoj). Közazdasági és Jogi Könyvkiadó, Budapest, 1971
  • Szentpéteri Gy.: Textilipari ismeretek. Rövidáru, nemszőtt textíliák (Tekstilaj sciaĵoj. Merceraĵoj, neteksitaj materialoj). Könnyűipari Műszaki Főiskola, Budapest, 1978
  • Was ist Kurzwaren? Arkivigite je 2013-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • M. kaj V. Verda: Kudra kaj trika terminaro. Esperanto Press, Oakville, Ontario, Kanado, 1960