Vesto
Vesto aŭ kostumo estas aro de vestaĵoj (foje ankaŭ nomitaj vestoj), kiun surmetas homoj por ne esti nudaj. Kelkaj vestaĵoj kovras la torson, la brakojn, kaj la krurojn; aliaj kovras la manojn (ekzemple gantoj), la piedojn (ŝuoj) aŭ la kapon (ĉapelo).
La kategorio vesto ekskluzivas diversajn aferojn, kiujn homoj ofte kunportas, surmetas aŭ alimaniere montras ĉe la korpo: dorsosakon, monujon, ombrelon, lambastonon kaj aliajn uzaĵojn. Ankaŭ ŝminko, parfumo, juvelaro kaj similaj ornamaĵoj, hararanĝo, tatuoj aŭ aliaj fenomenoj de la korpo mem ne estas parto de la vesto.
Rolo de vestojRedakti
Homoj portas veston por protekti la korpon kontraŭ ĉio, kio povus malutili al ili: la suno, la pluvo, varmo, malvarmo, insektoj, venenaj kemiaĵoj, armiloj, premo, vakuo kaj tiel plu.
Oni vestas sin ankaŭ pro sociaj kialoj, por montri sian:
- Rangon: En multaj socioj, altranguloj rezervas al si specialan veston. Tiel en la Romia Imperio nur la imperiestroj rajtis surmeti vestaĵon kun purpura tinkturo el Tiro; en Havajo nur al la ĉefoj estis permesite porti plummantelon. Foje oni faris leĝon por reguligi laŭrangan vestadon. Eĉ kiam mankas tia leĝo, vestaĵoj de altrangulaj ofte kostas tiom, ke la plejmultaj homoj ne povas aĉeti ilin.
- Oficon: Inter multaj aliaj, policistoj, militistoj, fajrobrigadistoj, lernejanoj kaj anoj de religiaj ordenoj ofte portas uniformon. Foje vestaĵo povas per si mem montri la oficon de sia portanto: alta blanka ĉapelo signas ĉefkuiriston.
- Membrecon: En multaj mondopartoj, nacia aŭ regiona kostumo signas apartenon al certa vilaĝo, religio, kasto aŭ [tribo]. Francaj kamparaninoj montradis per sia kufo sian membrecon al vilaĝo; skotoj povas sciigi sian klanecon portante tartanon kun difinita aspekto.
- Sendependecon: Per la vesto oni povas anonci sian malkonsenton pri kutimaj sintenoj de sia socio au sian sendependecon ĝenerale. En Eŭropo en la 19-a jarcento, artistoj kaj aŭtoroj vivis bohemie kaj vestis sin kontraŭnorme. Hipioj kaj punkuloj agis simile en la 20-a jarcento. Nuntempe la alta vestmodo emas tiel rapide akcepti al si la plej novajn ŝokstilojn, ke ĉi tiuj apenaŭ plu ŝokas — inverse, ili nun forte influas la konduton de la laŭmoduloj.
- Edz(in)econ: Hindua virino, edziniĝinte, ekportas ruĝan pulvoron en sia hardivido; vidvinigite, ŝi forlasas la pulvoron kaj portas simplan blankan veston. En la okcidenta mondo, gefianĉoj kaj geedzoj ĝenerale portas ringon surfingre.
- Seksan modestecon: Multaj islamaninoj kovras la kapon aŭ korpon per ĉadoro aŭ simila vestaĵo, kia montras ilin respektindaj. Alispeca vesto povas signi flirtemecon: okcidentanino povas montri sin sekse preta, se ŝi surmetas ŝuojn kun tre altaj pikkalkanumoj, striktan nigran aŭ ruĝan formvidigan veston kaj aldonajn juvelojn, ŝminkon, kaj parfumon. La seksa allogeco de certaj vestaĵoj kaŭzas en multaj homoj la estiĝon de fetiĉismo pri tiuj objektoj.
MaterialojRedakti
La plej fruaj vestaĵoj konsistis verŝajne el feloj, ledo, folioj aŭ herbo, kiujn oni volvis aŭ nodis ĉirkaŭ la korpon por protekti sin kontraŭ la vetero. Ni scias malmulton pri tiaj pravestaĵoj, ĉar ili forputriĝis, sed en Rusio arkeologoj trovis ostajn kaj eburajn kudrilojn de antaŭ proksimume 30.000 jaroj.
Ĝis antaŭnelonge, kelkaj homaj socioj, ekzemple en la Arkta regiono, ankoraŭ faris sian veston el ornamitaj feloj kaj ledo. En aliaj mondopartoj, aldoniĝis al tio (aŭ anstataŭis ĝin) ŝtofo teksita aŭ trikita el diversaj fibroj animalaj kaj vegetaĵaj.
Jen kelkaj oftaj ŝtofoj kaj teksaĵoj:
Antaŭ ol oni maŝinigis la procedon, teksado estis tre laboriga, do oni emis malŝpari neniun parton de la produktita ŝtofo, kiam oni faris vestaĵon el ĝi. En multaj mondopartoj oni simple volvis tukon, fiksante ĝin per pingloj aŭ per zono, ekzemple ĉe la malaja sarongo aŭ la skota kilto. Homoj de diversaj grandoj povis porti tian veston. Se oni devis tamen tranĉi la ŝtofon, oni emis ne forĵeti la pecetojn sed alkudris ilin por plifortikigi la vestaĵon; tiel oni tradicie kreis ĉemizojn en Eŭropo. La moderna vestaĵindustrio ne tiom ŝparas la ŝtofon.
Dum oni portas veston, oni konstante malpurigas kaj kadukigas ĝin per falintaj haŭteroj, per ŝvito, per frotado kontraŭ mebloj kaj muroj kaj per koto ĝenerale. Homoj evoluigis multajn metodojn por purigi portitan veston, de simpla batado kontraŭ rokoj en rivereto ĝis elektronikaj lavmaŝinoj. Kelkaj vestaĵoj (ofte la formalaj) ruiniĝus, se oni malsekigus ilin; oni devas do sekpurigi ilin, forsolvante la malpuraĵojn ne uzante akvon.
Malnovaj vestaĵoj emas ŝiriĝi kaj disfali; ekzemple ĉemizo povas perdi butonon. Eblas ripari ŝiritan ŝtofon per flikaĵo, sed pro la relativa malmultekosteco de la ĉiutaga kostumo en la okcidenta mondo, multaj homoj nuntempe preferas simple aĉeti novan vestaĵon anstataŭ fliki kadukan.
Tradiciaj vestojRedakti
La okcidenta vestomodo (kvankam multspeca) iagrade internaciiĝas, dum okcidentaj konceptoj kaj stiloj atingas ĉiujn mondopartojn. Restas tre malmultaj lokoj, kie homoj ne portas malmultekostajn vestaĵojn okcidentajn, eĉ se foje brokantajn. Tamen oni ankoraŭ ofte kostumas sin laŭetne aŭ laŭnacie por gravaj kunvenoj aŭ en certaj oficoj. Ekzemple, plejmultaj japaninoj adoptis okcidentecan veston dum ĉiutaga vivo, sed ankoraŭ portas luksan silkan kimonon en specialaj okazoj; tongano eble portas brokantan T-ĉemizon kun tradicia jupo.
AfrikoRedakti
AzioRedakti
- Arabaj landoj
- Irano
- Tradiciaj vestoj de Irano
- Baluĉistano virinaj vestoj
- Japanio
- Tibeto
- Uzbekio
- Vjetnamio
EŭropoRedakti
- Francio
- Germanio kaj germankulturaj regionoj
- Hispanio
- Italio
- Abruzoj: tradiciaj vestoj de Abruzoj
- Basilikato: tradiciaj vestoj de bazilikato Arkivigite je 2007-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Kalabrio: tradiciaj vestoj de Kalabrio Arkivigite je 2004-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Sardio: tradiciaj vestoj de Sardio
- Triesto: tradiciaj vestoj de Triesta regiono
- Judoj
- Kimrio
- Nederlando
- Tradiciaj vestoj de Osetio: vidu Osetoj
- Pollando
- Rumanio
- Rusio
- Tradiciaj vestoj de Svedio
Sud-AmerikoRedakti
Laŭ vestaĵoj:
Laŭ landoj:
Arĥaika mondoRedakti
Listo de vestaĵojRedakti
KapvestaĵojRedakti
KolvestaĵojRedakti
BrustvestaĵojRedakti
KrurvestaĵojRedakti
JupojRedakti
KapuĉmanteloRedakti
KompletojRedakti
ManvestaĵojRedakti
PiedvestaĵojRedakti
SupervestaĵojRedakti
- Anorako
- Antaŭtuko
- Jako
- Ĵaketo
- Kiraso
- Kitelo
- Mantelo
- Palto
- Pelerino
- Pluvmantelo
- Ponĉo
- Raglano
- Redingoto
- Supertuto
- Surtuto
- Trudkitelo
- Veŝto
SubvestaĵojRedakti
NoktovestaĵojRedakti
BanvestaĵojRedakti
OrnamaĵojRedakti
LaborvestojRedakti
VestaĵindustrioRedakti
Vestaĵindustrio signifas la produktadon de vestoj en fabrikoj ĝenerale en amasproduktado sed almenaŭ en grandaj serioj. Vestaĵindustrio elkreskis el pretigo de vestoj por viroj, virinoj kaj infanoj en metiaj uzinoj de tajloroj, kudrejoj, sub la efiko de la poioma maŝinismo de la teknologiaj procedoj uzataj en ĉi tiuj uzinoj kaj kiel rezulto de la novaj merkataj bezonoj induktitaj de la urbanizado.[1]
Sekve, la nocio de la vestaĵindustrio, kiel industria sektoro, signifas la tutaĵon de la fabrikoj de diversaj grandecoj, kiuj okupiĝas kun amasproduktado respektive kun produktado de grandaj serioj de vestoj kaj aliaj tekstilaĵoj kiuj necesigas la teknologiojn de tajlo kaj kudro. Ĉi tiuj fabrikoj okupas nuntempe laboristojn en kvanto de kelkaj dek ĝis multaj mil.
La oficiala statistiko ĝenerale traktas la vestaĵindustrio kaj la tekstilindustrio kune kun sub kuna nomo („tekstil- kaj vestaĵindustrio“) kaj la laika publiko pensas ke la du sektoroj koheras. Fakte, pri du separataj sektoroj temas, kiuj strikte kontaktas unu kun la alia. La tekstilindustrio, plie ke liveras bazajn materialojn (ŝtofojn) kaj akcesorajn materialojn (kudrofadenojn, subaĵmaterialojn, bendojn ktp.) por pretigi vestaĵojn, liveras ŝtofojn ankaŭ al aliaj sektoroj por pretigi ekz. teknikajn, kuracistajn, sanitarajn, higienajn produktaĵojn. La vestaĵindustrio produktas el la ŝtofoj, uzante ankaŭ la akcesorajn materialojn, super- kaj subvestaĵojn, mastrumajn kaj hejmtekstilaĵojn de la plej diversaj specoj. Ĉi tiu cirkonstanco klarigas la disigon de la du sektoroj.
Tajlo aŭ Tajlado estas ago doni difinitan formon al materialo, eltranĉante el ĝi pecetojn aŭ eretojn, kaj tondi el ŝtofo la pecojn destinitajn fariĝi vesto, laŭ ŝablonoj aŭ laŭ la faritaj mezuroj.[2]
Kelkaj gravaj multnaciaj entreprenojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
ProverbojRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri vesto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Ĉe vesto velura suferas stomako. ” „ Kia drapo, tia vesto. ” „ Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. ”
ReferencojRedakti
- ↑ A ruhakészítés történetéből (El la historio de la pretigo de vestoj).
- ↑ NPIV [1] Alirita la 13an de Januaro 2018.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-16.
LibrojRedakti
- Fakvortaro de Rebmann, Gerhard, Gerhard Rebmann, teksaĵo kaj modo, angle-germane-france-itale, Langenscheidt Praxiswörterbuch, Textil und Mode, Englisch-Deutsch-Französisch-Italienisch. 3-a eldono; Langenscheidt Praxiswörterbuch Textil und Mode; Langenscheidt Fakeldonejo; Aŭgusto 2010; 271 paĝoj kun bildoj; ISBN 3861173123 EAN: 9783861173120
- Rebmann, Gerhard fakvortaro pri vestaĵo - germane, angle, france, itale, hispane, Bekleidungs-Wörterbuch : deutsch, englisch, französisch, italienisch, spanisch = Dictionary of garment terminology : English, German, French, Italian, Spanish = Dictionnaire de l’habillement : français, allemand, anglais, italien, espagnol = Dizionario della terminologia nell’abbigliamento : italiano, tedesco, inglese, francese, spagnolo = Diccionario de la confección : español, alemán, inglés, francés, italiano / Rebmann, Hertel 3-a eldono, Berlino : Eldonejo: Schiele & Schön, jaro 2000; 1079 paĝoj ISBN 3-7949-0654-3
Eksteraj ligilojRedakti
- tradiciaj vestoj de pluraj dekoj da landoj Arkivigite je 2007-03-14 per la retarkivo Wayback Machine