Boto
Boto estas alta ŝuo kaŭĉuka aŭ leda, kiu atingas ĝis genuo aŭ pli alte.

Komence botoj havis praktikan rolon, kiel la plejmultaj vestaĵoj. Rajdantoj portis botojn por protekti krurojn kaj piedojn.
Tia praktika rolo ekzistas ankoraŭ nun pri pluvbotoj (plej ofte el kaŭĉuko) kaj neĝbotoj (kun interna natura aŭ artefarita felo).
Historio
redaktiFruaj botoj konsistis el apartaj kruringo, plandumo, kaj supraĵo, uzataj por pli bone ŝirmi la maleolojn ol ŝuo aŭ sandalo. La plej malnovaj atestoj pri botoj vidiĝas en la murpentraĵoj (15.000–13.000 a. K.) de la hispana Kaverno Altamira, kie estas bildoj de ĉasistoj kun botecaj piedvestoj. El la Bronzepoko kaj Ferepoko restas botformaj vazoj, kiuj pruvas la ekziston de responda piedvesto.[1] Anatolia bota formo, kiu longis ĝis malmulte super la maleolo, datiĝas de la tempo de Kārum Kaniš (proksimume 2000 a. K.) Ĝi estis tre populara ankaŭ poste en la hitita imperio kaj ankoraŭ en la novanatolia tempo sub Tiglatpilezero la 3-a.[2] En Mezopotamio, aliflanke, uziĝis altaj botoj kun oblikve detranĉitaj kruringoj, kiuj kutime atingis la genuo.[3] Ili daŭris senŝanĝe ĝis la tempo de Sanĥerib,[4] kaj Aŝurbanipal[5]. Mankas vortaj priskriboj, sed reliefaj bildoj atestas. Tamen el pli fruaj tempoj troviĝas sumeraj ekonomiaj tekstoj de la 3-a dinastio de Ur kaj la fru-babilona epoko de Isin, kvankam tiam bildaj prezentoj estas maloftaj kaj neklaraj.[6] Tiel ekzemple registriĝas, ke mastrumisto ricevis kuššuhub2–hax(m)–ba–an ("Hamban–stilajn botojn").[7] La asiriaj botoj estas menciitaj ankaŭ en Jesaja 9,4[8] kvankam botoj ne ekzistis en biblia Israelo.[9]
Vidu ankaŭ
redaktiProverbo
redaktiEkzistas proverboj pri boto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:
„ Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. ” „ Du botoj faras paron. ”
Eksteraj ligiloj
redakti- Priskribo de botoj Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine (france)
Referencoj
redakti- ↑ Maria Kohle . “Schuhgefäße der Bronze-und Eisenzeit ― Überlegungen zu Funktion und Bedeutung”, EAZ – Ethnographisch-Archäologische Zeitschrift (54, 1/2 (2013), p. 49–70.).
- ↑ Armas Salonen: Die Fussbekleidung der alten Mesopotamier. 1969, p. 44–45.
- ↑ Armas Salonen: Die Fussbekleidung der alten Mesopotamier. 1969, p. 45 kaj tabelo X, nr. 3, 4.
- ↑ Armas Salonen: Die Fussbekleidung der alten Mesopotamier. 1969, tabelo X, Nr. 5.
- ↑ Armas Salonen: Die Fussbekleidung der alten Mesopotamier. 1969, tabelo X, nr. 6, 7.
- ↑ Armas Salonen: Die Fussbekleidung der alten Mesopotamier. 1969, p. 46.
- ↑ Armas Salonen: Die Fussbekleidung der alten Mesopotamier. 1969, p. 49.
- ↑ Ludwig Köhler, Walter Baumgartner: The Hebrew and Aramaic Lexicon of the Old Testament. Nr. 6424. Brill, New York / Leiden / Köln 1994, ISBN 90-04-09700-7; Armas Salonen: Die Fussbekleidung der alten Mesopotamier. 1969, p. 53 ff.)
- ↑ Armas Salonen: Die Fussbekleidung der alten Mesopotamier. 1969.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-02 .