H & M Hennes & Mauritz AB (H&M), estas sveda vestokompanio. Ĝi estas konata pro la ofertado de kvalita fasono por bona prezo. La kompanio fondiĝis en Västerås, Svedio en 1947 fare de Erling Persson. Unue la kompanio nur vendis virinajn vestojn. Tiam ĝi nomiĝis Hennes, svede por "ŝia". En 1968, Persson akiris la konstruaĵon kaj inventaron de stokholma butiko de ĉasiloj kun la nomo Mauritz Widforss. Porviraj vestoj estis parto de la inventaro. Tio kaŭzis, ke Persson decidis ankaŭ vendi porvirajn vestojn. Li renomis la butikon al Hennes & Mauritz, pliposte mallongigita kiel H&M.

H & M Hennes & Mauritz AB
H & M Hennes & Mauritz AB
clothing store chain • subtegmenta vendejo • fashion label • negocopublika kompanio vd
Dum 4-a de oktobro 1947 - nekonata/nuntempe
Jura formo Akcia kompanio
Fondintoj Erling Persson vd
Sidejo Stokholmo (Svedio)
Lando Svedio
Estr(ar)o Erling Persson
Dungitoj 148.000 (2015)
Agokampo Vestoj, akcesoraĵoj, kosmetikaĵoj
vesto
ISIN-kodo SE0000106270
Posedata de Ramsbury Invest • Ramsbury Invest vd
filiaj kompanioj H & M Hennes & Mauritz GBC • Fabric Scandinavien • H & M Hennes & Mauritz CZ • & Other Stories • Collection of Style • Arket vd
TTT www.hm.com
vdr
H & M butiko en Jyväskylä.

H&M havas pli ol 7 400 butikojn en 69 landoj. Ĝi havas pli ol 148 000 dungitojn.