Babuŝo
Babuŝo estas speco de pantoflo sen postaĵo nek kalkanumo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/Le_babouche.jpg/220px-Le_babouche.jpg)
La vorto eniris Esperanton el la franca lingvo, kie ĝi havas la formon babouche; ĝi devenas de la persa pāpūŝ, kiu havas ĝeneralan signifon similan al "ŝuo" (pā = piedo, pūŝīdan = surmeti, kovri). Ankaŭ la turka lingvo posedas vorton papuş.