Pantoflo estas piedvesto portata en la hejmo.

Pantofloj kiuj ne ĉirkaŭfermas la kalkanojn
Pantofloj kiuj ĉirkaŭfermas la kalkanojn

La pantoflo plej ofte estas pli malpeza kaj supla ol ordinara ŝuo. La pantoflo ne estas por uzi en malseka ĉirkaŭaĵo por tio oni uzas zoriojn.

Pantoflo antaŭ ĉio estas por ke la portanto havas pli da komforto: mola kaj varma je la piedoj, kaj facila por sur- kaj demeti. Estas pantofloj kiuj ĉirkaŭfermas la kalkanojn kaj pantofloj kiuj ne faras tion. Babuŝo neniam ĉirkaŭfermas la kalkanojn.

Historio redakti

La unuaj pantofloj, kiel la vorto mem, venas el okcidenta Azio. La plej malnovaj pantofloj estis elfositaj el koptaj tomboj (2-8-aj jarcentoj). Ili disvastiĝis tra la Bizanca imperio al Italio, poste en la 15-a jarcento en tuta Eŭropo.

Vidu ankaŭ redakti