Kalsono estas vestaĵo, kiun ambaŭ seksoj portas kvazaŭ pantalonon de la subvesto. Ĝi kovras la malsupran parton de la torso ekde la taliokoksoj, kaj foje etendiĝas plu ĝis la femuroj, genuoj aŭ eĉ maleoloj.

Jay Hieron en vira kalsono
kalsoneto por viroj

Oni uzas kalsonon ankaŭ kiel banveston, aŭ parton de banvesto.

Ekzistas multaj specoj de moderna kalsono, kaj la vorto kalsono mem tute ne specifas:

Kalsoneto redakti

 
ŝnurkalsoneto fronto
 
ŝnurkalsoneto dorsflanko

Kalsoneto (slange: pugujo) estas sengamba kalsono por viro aŭ virino.

Virinaj kalsonetoj estas nuntempe tre ofte dekoksaj: ili komenciĝas ĉe la koksoj, ne ĉe la talio. Se dekoksa kalsoneto estas tajlita tiel, ke ĝi arkiĝas alte ĉe la flankoj, oni nomas ĝin bikineca, ĉar ĝi similas al la malsupra parto de la originaj bikinoj.

Konata problemo de la kalsoneto estas, ke ĝiaj elastaj randoj emas vidiĝi kiel reliefaĵoj (kalsonlinioj) ĉe la pugo de strikta pantalono. Pro tio populariĝis la tangao kaj la ŝnurkalsoneto.

Viraj kalsonetoj foje havas antaŭklapon, ofte similan al renversita V aŭ Y. Oni nomas tian vestaĵon klapkalsoneto.

Subŝorto redakti

Subŝorto estas malstrikta ŝorto uzata kiel vira kalsono. Ĝi havas elastan zonon, ofte plisitan, kaj ĝenerale antaŭklapon, foje butoneblan, foje ne.

(Oni nomas tiun ĉi vestaĵon ankaŭ boksoŝorto, kalsonŝorto kaj ŝortkalsono: Esperanta termino apenaŭ establiĝis. Subŝorto estas tamen tre konciza kaj klara.)

La subŝorto unue aperis en la 1930-aj jaroj, sed la samtempe inventita vira kalsoneto fariĝis pli populara. Subŝortoj komencis bone vendiĝi nur post la Dua mondmilito.

Nuntempe oni ofte fabrikas subŝortojn kun artaj aŭ komikaj desegnaĵoj surpresitaj.

Subŝorto kontraŭ kalsoneto redakti

Tra la jaroj oni multe diskutis, ĉu viro prefere portu subŝorton aŭ kalsoneton. Eblas argumenti, ke la subŝorto pli bone kaŝas sian enhavon (krom se tio ekscitiĝas). Kontraŭe oni argumentas, ke kalsonetoj pli bone subtenas, kaj estas do pli komfortaj.

Strikta kalsoneto retenas en si varman aeron, kiu eble povas redukti la nombron de spermatozooj en la spermo de la portanto, igante tiun malpli fekunda. Inverse, pro sia malstrikteco, la subŝorto ofte ne restas ĝustaloke kaj emas ŝvebi supren en videblan aŭ eĉ dolorigan pozicion. Krome, povas aspekti strange, se oni portas subŝorton sub alia mallonga pantalono.

Kaj almenaŭ laŭ multaj opiniosondoj, la virinoj preferas rigardi sian viron en subŝorto ol en kalsoneto!

La kompromisan subŝorteton oni inventis en la 1990-aj jaroj. Ĝi aspektas kiel ŝorto, sed estas elaste strikta, iom simile al mallonga biciklista ŝorto, kaj ĝi subtenas same bone kiel la tradicia kalsoneto.