Biciklista ŝorto
Biciklista ŝorto aŭ haŭtŝorto estas tre strikta ŝorto, ofte preskaŭ ĝisgenua, el elastana ŝtofo. La ŝortoj por viroj kaj virinoj estas forte malsimilaj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/88/Tuftscriterium.jpg/220px-Tuftscriterium.jpg)
Ĝi estis origine uzata de profesiaj biciklistoj, sed populariĝis kiel ĝenerala sportvestaĵo.