Zekino, laŭ la itala zecchino, nomita ankaŭ dukato, estis ormonero kun diversaj valoroj, kiun oni uzadis en Respubliko de Venecio kaj poste Mediteraneaj landoj de la 13-a ĝis la 19-a jarcentoj.

Venecia zekino el la jaroj 1400–1413
50 zecchini de la regado de Paolo Renier (1779–89), antaŭlasta Doĝo de Venecio. Tiu nomado (averaĝe) pezas 192.5 gramojn kaj mezuras 76 milimetrojn.

La dezajno de la monero restis relative senŝanĝa dum pli ol 500 jaroj, de sia enkonduko en 1284 ĝis la falo de la Venecia Respubliko fare de Napoleono la 12an de majo 1797. Neniu alia monerdezajno iam estis produktita dum tiel longa historia periodo.

Laŭ ĝi estis kreita ornamaĵo en formo de monero, el arĝentostraso, alkudrita al virina vesto. (laŭ PIV)