ĜinzoĴinso estas pantalono el ĝinzoŝtofodreliko. Origine laborvestaĵo de vakeroj kaj ministoj, ĝi populariĝis inter junuloj ekde la 1950-aj jaroj kaj troveblas nun en ĉiuj partoj de la mondo.

Gisele Bündchen en ĝinzo
Virino portas ĝinzan ŝorton
Ekzemplo de ĝinzo
Manekenoj en ĝinzoj
Kupraj nitoj por plifortigi la poŝojn estas karakteriza por ĝinzoj.
Horloĝopoŝeto en ĝinzo

La nomo venas de la franca vorto Gênes ("Ĵe:ns") por la itala urbo Ĝenovo, kie oni uzis bluĝinon en pantalonoj de fiŝistoj aŭ maristoj. Komence ili estis el kotona ŝtofo, poste oni tajloris ilin el ŝtofo "Serge de Nîmes" (tial: Denim). En 1873 Levi Strauss kaj Jacob Davis registrigis sian patenton pri uzado de nitoj por fortigi la kudrojn ĉirkaŭ la poŝoj.

En 1873 Jacob Davis, tajloro en Sanfrancisko, kreis la modernan ĝinzon, aldonante kuprajn nitojn por fortikigi la poŝangulojn. Ĉar mankis al li mono por patentigi sian inventon, li kunlaboris kun Levi Strauss, germandevena drapisto en la sama urbo. La nomo Levi poste fariĝis mondkonata kiel ĝinzmarko.

La originan ĝinzon oni produktis en nur tri grandoj. Establiĝis tradicio, ke aĉetinte novan ĝinzon, oni portu ĝin en akvo por taŭge redukti ĝin.

En la 1950-aj jaroj, usonaj junuloj adoptis la ĝinzon kiel mildan protestilon kontraŭ la konformigaj tendencoj de la socio. Tra la 1960-aj jaroj, ĝinzoj tamen fariĝis pli akcepteblaj. Ekster Usono, la ĝinzo furoriĝis kiel kultura simbolo pri la bona vivo.

Ekzistas ankaŭ la ĝinzeto en la formo de ŝorto. Magreca ĝinzo estas ĝinzo kiu estas tre strikta ĉirkaŭ la korpo kaj speciale la gamboj.

Levi Strauss
Jacob Davis

Vidu ankaŭ redakti