Muzeo Levi Strauss

La Muzeo Levi Strauss (germane Levi-Strauss-Museum) troviĝas en Buttenheim, Markstraße nr 33.

Muzeo Levi Strauss
vdr
Muzeodomo
Enirejo al la muzeo

Historio redakti

La naskiĝdomo de Levi Strauss konstruitis ĉ. la jaro 1786. Iam temis pri unuetaĝa framskeleta domo. Ne antaŭ la 19-a jarcento ĝi akiris sian unuan aspekton. Strauss loĝis tie kun la gepatroj kaj ses gefratoj teretaĝe. Ekde la jaro 2000 ĝi gastigas la intertempe plurfoje premiitan Strauss-muzeon. Enla 2011-a jaro povis esti finita la pligrandigo de la flanka domo (Marktstraße nr 31). De tiam la muzeo havas ankaŭ salonoj por nedaŭraj ekspozicioj kaj specialaj kunvenoj, kafejon kaj butiketon.

Levi Strauss redakti

En la tuta mondo famiĝas la ĝinzoj de Strauss. Ties "patro" naskiĝis en 1829 kun la nomo Löb Strauß; la turniĝpunkto en lia vivo estis la elmigro Usonon en 1848. En San Francisko li finfine fondis komercan domon por ŝtofoj, vestaĵoj kaj ĉiuj aliaj aferoj kiuj povus esti utilaj por orserĉistoj kaj aliaj pioniroj de la Sovaĝa okcidento.

Vakeraj pantalonoj redakti

La tajloristo Jacob Davis el Reno (Nevado) unuafoje plisolidigis per nitoj la de li kudritajn pantalonojn ĉe lokoj tre uzitaj. Por tiu ĉi inventitaĵo li akiris, kune kun Strauss, patenton. Je la komenco ili estis simpla laborvestaĵo por la homoj de la usona okcidento, sed baldaŭ la ĝinzoj iĝis la plej ofte portataj pantalonoj en la tuta mondo.

Etendigo en 2011 redakti

En la muzea butiko situanta en la nova apuda konstruaĵero troviĝas ĉiam la aktualaj kolektoj da specimenoj de ĝinzoj. Specialaĵo estas "Levi's Vintage Clothing", reproduktitiaj ĝinzoj laŭ la originalaj modeloj. Ili alie en Germanlando nur en malmultaj vendejoj haveblas. Okazas krome diversaj nedaŭraj ekspozicioj pri la temo de vakeraj pantalonoj. Por grupoj (lernantoj, aliaj) ekzistas aparta pedagogia seminariejo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museum Levi Strauss en la latina Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo