Orserĉistoorfosisto estas homo, kiu serĉas oron en riveroj aŭ en la tero.

Historie redakti

Ĉefe dum la epoko de la orimpetegoj (dum la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcentoj) orserĉistoj aŭ orelfosistoj provis riĉiĝi en multaj diversaj landoj, de Aŭstralio ĝis Kanado. Tiel kreskis Dawson de 1896 ĝis 1898 pro la alaska orimpetego de malgranda ĉas- kaj fiŝkaptejo al urbo de 40.000 loĝantoj. La plej multaj, kiuj riĉiĝis tie, estis fakte, tiuj, kiuj zorgis pri la orserĉistoj konstruante trinkejojn, vendejojn, ktp.

Nuntempe redakti

Ekzistas nuntempe nur malmultaj individuaj orserĉistoj, ĉar oro estas plej ofte elfosita de grandaj entreprenoj el minoj. La tieajn laboristojn oni nomas kutime ministoj aŭ orministoj. Tamen unuopaj orserĉistoj vivas ankoraŭ laŭ riveroj, kiuj tamen ne plu alportas multe da oro.