Koncentrejo Dachau

nazia koncentrejo

La koncentrejo Dachau [DAĥaŭ] - germane Konzentrationslager Dachau, mallonge KZ Dachau, ekzistis inter la 22-a de marto 1933 ĝis la liberiĝo de la tie malliberigitoj fare de la 7-a, "eŭropa", unuego de la usona armeo la 29-an de aprilo 1945. La nazia reĝimo de Adolf Hitler ĝin starigis jam malmultajn semajnojn post akaparo de la potenco en Germanio. Estis la unua seninterrope aktiva nazia koncentrejo kaj tial iĝis unu el la plej konataj koncentrejoj de la diktatura reĝimo.

Koncentrejo Dachau (Germanio)
Koncentrejo Dachau (Germanio)
DEC
La gardoturo B de la koncentrejo, aprile 1945

Per sia aktiva periodo de pli ol 12 jaroj ĝi funkciis pli ol duoble longan tempon ol la plej multaj koncentrejoj de Nazia Germanio.

La propaganda foto: La koncentrejo Dachau, malliberuloj dum la nomalvoko la 28-an de junio 1938
La propaganda foto: Heinrich Himmler (dua de maldekstre) kaj – apud li – Rudolf Heß (dua de dekstre) dum inspektado de la koncentrejo en 1936

La instalaĵo situis proksimume 20 kilometrojn nordokcidente de Munkeno. Unue ĝi servis al malliberigo de politikaj kontraŭuloj de la nazia sistemo. Heinrich Himmler, en 1933 la Reichsführer SS kaj policestro de Munkeno, ordonis ĝian konstruon oriente de la urbo Dachau sur la areo de eksa municia fabrikejo.

Post la disbato de la konkurenca nazia organizaĵo SA en 1934 kadre de la nokto de la longaj tranĉiloj, Himmler planis pligrandigon de la koncentrejo. En 1937 komencis la pligrandigaj konstrulaboroj. La organiza strukturo estis modelo por multaj aliaj pli postaj naziaj koncentrejoj. La reĝimo prezentis ĝin kiel "modelan koncentrejon", ekzemple per plibeligitaj fotoj.

En la koncentrejo edukiĝis kaj trejniĝis la gardistoj kaj funkciuloj de pli postaj amasmurdaj koncentrejoj. La koncentrejo Dachau mem ne estis ekstermejo, kvankam en neniu alia nazia koncentrejo neniom da homoj murdiĝis individue pro politikaj motivoj.

Post la Kristala nokto en 1938 pli kaj pli malliberiĝis ankaŭ judoj kaj aliaj persekutitoj, kaj post la komenciĝo de la Dua Mondmilito aldoniĝis homoj el la nazie okupitaj regionoj de Mez-Orienta Eŭropo. Kiel "modela koncentrejo" la ejo estis la unua loko en Nazia Germanio, en kiu SS-komandisto estis la sola decidanto kaj ĉiu ĝenerala juro ne validis: kreiĝis "ŝtato en ŝtato", en kiu arbitre kaj sen ajna atento de homaj rajtoj aŭ naciaj leĝoj malliberiĝis, persekutiĝis kaj murdiĝis homoj.

El la sume almenaŭ 200 000 malliberigitoj en Dachau surloke mortis proksimume 41 500.[1] Multaj pliaj tamen fortransportiĝis al la ekstermejoj kaj tie mortis.

Malliberuloj de Dachau redakti

 
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj (ekstermejoj) kaj la deportvojoj
 
Edouard Daladier (meze) kun Joachim von Ribbentrop dum Munkena interkonsento, 1938

La 20-an de majo 1940 estis arestita kaj forveturigita al koncentrejo Dachau. Ekde aŭgusto ĝis decembro 1941 restadis en alia koncentrejo Mauthausen-Gusen, kaj poste denove en Dachau ĝis ties liberigo fare de usonanoj la 29an de aprilo 1945.

 
Engelmar Hubert Unzeitig - romkatolika sacerdoto kaj ordenulo, sudeta germano kaj oponanto de naziismo
 
Marian Żelazek, pola misiisto
 
Alois Andritzki, beata sorabo, katolika pastro kaj martiro (nask. 1914 en Radibor, murdita 28-jara februare 1943 en Dachau)
 
 
Carl Lampert, katolika pastro el Aŭstrio, beatigita en la 3.11.2011 en Dornbirn

Reprezalioj redakti

17.02.1941: En la koncentrejo pereis pola pastro Tadeusz Gałdyński

Esperantistoj mortigitaj en Koncentrejo Dachau redakti

 
la mariavita arĥiepiskopo d-ro Maria Michał Kowalski, doktoro de la eklezio, esperantisto mortigita la 26an de majo 1942 en la Dachau
 
Franciszek Prengel, pola astrologo kaj esperantisto el Bydgoszcz/Pollando
 
Hungara esperantisto Gyula Kulich
 
Memortabulo-bareliefo pri György Goldmann, Budapeŝto

Laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estas instruata. Postmorte nomita la Santo Subito (Tuja Sanktulo) kaj estas la Martiro kaj Doktoro de la Eklezio, plu legu en Mariavitismo.

Memorigo redakti

Martir-Tago de Pola Klerikaro (en la koncentrejo germanoj murdis 1034 klerikojn, en tio 868 polojn) - fiksita de Pola Episkoparo en 2002

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti