György Goldmann
György Goldmann [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Goldmann György estis hungara skulptisto. Lia familia nomvarianto estis Goldman.
György Goldmann | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1904 en Vecsés | |
Morto | 10-an de februaro 1945 (40-jaraĝa) en Dachau | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | skulptisto vd | |
Aktiva en | Budapeŝto vd | |
Aktiva dum | 1929–1939 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
György Goldmann [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1904 en Vecsés, li mortis la 10-an de februaro 1945 en Dachau (Nazia Germanio).
Biografio
redaktiGyörgy Goldmann devenis el juda familio. Li komence estis ŝtonskulptisto, sed en 1929 li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo. Lia majstro estis Zsigmond Kisfaludi Strobl. Pli frue en la studjaro 1926 li studis en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo. En 1932 li aliĝis al melpermesita komunista partio. En la jaroj 1940 kaj 1941 li estis trudlaboristo. En 1942 li estis kondamnita al neleĝa agado. En fino de la nazia erao li estis liverita al Dachau, kie li mortis ĝuste post la liberiĝo. Li havis edzinon.
Ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1930, 1934, 1936, 1942, 1947, 1955, 1974, 1980)
- Helsinko (1938)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti- Önarckép (1927)
- Munkás (1929)
- Ülő munkás (1934)
- Horthy-rendőr (1936)
- Mosakodó lány (1939)
Memorigiloj
redakti- placo kaj memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-17. Alirita 2018-10-17 .