Carl Lampert

aŭstra pastro

Carl LAMPERT (naskiĝinta la 9-an de januaro 1894 en Göfis, murdita la 13-an de novembro 1944 en Halle) estis katolika pastro el Aŭstrio. Lia beatigo okazis en la 3.11.2011 en Dornbirn.

Carl Lampert
Lampert post la ordinado en 1918
Lampert post la ordinado en 1918
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1894 (1894-01-09)
en Göfis
Morto 13-an de novembro 1944 (1944-11-13) (50-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Mortokialo senkapigo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • rezistobatalanto • pastro
vdr

Vivo redakti

En 1918 Lampert estas ordinita pastro en Brixen-Bressanone. Post studoj de la kanona juro en Romo li fariĝis en 1935 estro de la eklezia juĝejo de la Apostola administradujo de Feldkirch. En 1939 li iĝis vicvikario de Insbruko. Pro siaj protestoj kontraŭ la nacisocialisma kontraŭkatolikismo Lampert plurfoje arestitis kaj ĵetitis en la koncentrejojn de Dachau kaj Sachsenhausen. Post la liberigo en aŭgusto de 1941 Gestapo sendis lin kvazaŭ ekzilen al Szczecin.

Nova enkarcerigo redakti

Li en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo helpas animzorgade. Lampert ankaŭ en la ekzilo restis kritikanto de la nazioj nesciante ke kaŝpolicano observadis lin. Liaj interparoloj, telefonaj interparoladoj kaj leteroj estis observataj. En februaro de 1943 li denove malliberigitis kaj dum pridemandado suferis torturon. La sekretaj policanoj riproĉis al li ne sole kritikon pri la deportado de judoj kaj la murdo de nesanebluloj sed ankaŭ aŭskultadon de radistacioj fremdlandaj, krome la ĝentilan trakton de punlaborantoj.

Kondamite al morto en la 13-a de novembro 1944 Lampert estis ekzekutita kune kun Friedrich Lorenz kaj Herbert Simoleit.

Honoroj redakti

  • En 2024 decidis la insbruka magistrato nomi placon por li Dr.-Carl-Lampert-Platz, situantan apud la Preĝejo Maria Helpo.[1]

Literaturo redakti

  • Benedicta Maria Kempner: Priester vor Hitlers Tribunalen. Nachdr. der 2., unveränderten Aufl. von 1967, München 1996, S. 207-219
  • Gaudentius Walser: Dreimal zum Tod verurteilt: Dr. Carl Lampert, ein Glaubenszeuge für Christus. Stein am Rhein u.a. 1985
  • Zeuge in gnadenloser Zeit: Provikar Dr. Carl Lampert. Dokumentation. Hrsg. von der Diözese Feldkirch/Werner Kunzenmann. Innsbruck 1999
  • Richard Gohm: Selig, die um meinetwillen verfolgt werden. Carl Lampert - ein Opfer der Naziwillkür. 1894-1944. Innsbruck 2008

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Innsbruck benennt Platz nach NS-Opfer" - ĉe: tirol.orf.at, 20.3.2024