Olga Urashova
Olga URASHOVA (18-a de novembro 1980) estas rusia fotomodelino, kiu loĝas kaj laboras en Nederlando.
Olga Urashova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1980 (43-jaraĝa) en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko |
Okupo | |
Okupo | modelo |
Olga naskiĝis en Siberio, Rusio kaj transloĝiĝis kun siaj gepatroj al Belorusio kie ŝi vizitis la mezlernejon. Ŝi finstudis en internaciaj rilatoj je la Universitato de Minsko. Ŝi loĝas kaj laboras ekde 2000 en Amsterdamo kiel modelino kaj fariĝis en 2005 "Playmate de la Jaro" de la nederlanda magazino Playboy. Urashova gajnis en la superviva televidoprogramo "Ekspedicio Robinsono" en 2006. En la aŭtuno de 2006 Urashova sekvis kurson pri prezentado kaj produktado ĉe la TV College (Televida Kolegio) kaj en novembro 2006 ŝi denove estis sur la frontpaĝo de nederlanda magazino, ĉi-foje "Maxim Magazine".
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de Olga Urashova Arkivigite je 2006-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo kun Olga Urashova Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande)
- Fotaro