Ekspedicio Robinsono


Ekspedicio Robinsono estas de origino sveda realecprogramo (1997) en kiu 16 homoj klopodas supervivi sur neloĝata insulo.

La programo estas videbla, en diversaj serioj, tra la tuta mondo. La surbendigoj estas sur la elektitaj lokoj, unu post la alia, laŭ partoprenanta lando. Ĉiuj eŭropaj partoprenantaj televidkompanioj dungas la svedan firmaon Strix por kunprodukti ilian version. Ĉiuj partoprenantoj, prezentistoj kaj akompanantoj kune vojaĝas al la sama baza loko kaj tiel povas uzi la saman scenejon, kio estas monŝpara. La surbendigoj estas dum la somero kaj en la diversaj partoprenantaj landoj ili estas elsenditaj dum la aŭtuno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti