Evi Hanssen (Zoersel, 9-an de novembro 1978) estas flandra kantistino kaj prezentistino

Evi Hanssen
Evi Hanssen (2018)
Evi Hanssen (2018)
Bazaj informoj
Naskonomo Evi Greta Roberta Hanssen
Naskiĝo 9-an de novembro 1978 (1978-11-09) (45-jaraĝa)
en Zoersel
Deveno Flandrio
Profesio kantistino, prezentistino
Aktivaj jaroj 2001-nuntempe
Retejo www.evihanssen.be
vdr

Biografio redakti

Hanssen elkreskis kun tri pliaĝaj fratoj en la apudeco de Antverpeno. Ŝi komencis kiel fonokantistino en la Samson & Gert-kristnaskospektakloj, kaj ŝi ludis en Samson & Gert je aĝo de 16 la rolon de Sofie, la nevino de la urbestro. Hanssen atingis duan lokon je la elekto de 'Look of the year' (Vidaĵo de la jaro) en 1996. Post la mezgrada lernejo ŝi dum du jaroj studis je la 'Ĵazostudio' en Antverpeno kaj akiris ŝian kandidatecon kiel kantistino en la ĵazmuziko de la konservatorio.

Kariero redakti

En aprilo 2001 ŝi eklaboris kiel videoĵokeo ĉe TMF Vlaanderen, kie ŝi kun Elke Vanelderen prezentis Boobietrap . Ŝi ankaŭ prezentis nombron da grandaj festivaloj, kiel Marktrock, Suikerrock, TW Classic kaj I Love Techno. Ŝi intervjuis interalie Lenny Kravitz kaj Justin Timberlake. Dum la somero de 2002 oni petis ŝin anstataŭi Yasmine ĉe Aan tafel, TV1-programo. Ŝi ankaŭ regule videblas en het Swingpaleis (La svingopalaco).

Ŝia debuta disko "Down as she goes" kun ŝia nova bando Hookers Green tuj fariĝis la nova favorkanto de Greenpeace en Belgio. La kanto temas pri la perdiĝo de la mondo en ĉia ebla maniero.

En oktobro 2003 ŝi forlasis TMF-on por koncentriĝi je sia muziko. Ŝi laboris en teatro-ĵazoprojekto kaj nederlandlingva albumo kun Patrick Hamilton. Ŝi aŭdeblis kiel fluganta monaĥino ĉe Radio Donna vekiĝas kaj videblis je la sportkanalo de la VRT, Sporza. Por la filmo Garfield ŝi pruntedonis sian voĉon al la usona kato. Hanssen nuntempe laboras por VTM, kie ŝi prezentis De Farm kaj 71° Noord.

Ekde 2006 ĝis inkluzive 2013 ŝi ĉiujare prezentis la programon Ekspedicio Robinsono. Ekde marto 2007 ŝi ankaŭ videblas en De Foute Quiz kaj GodzijDank. En 2008 kaj 2009 ŝi prezentis la flandran version de Project Runway, De Designers. Ekde septembro 2010 ĝis junio 2011 ŝi videblis en De dagshow, spektakloprogramo ĉe VTM post la novaĵo.

En 2013 ŝi prezentis kun Kürt Rogiers De Grote Sprong (La saltego), en 2014 Beat da Bompaz kaj Mijn Pop-uprestaurant. Ekde 2014 ŝi estas kunprezentistino de la nederlanda vojaĝoprogramo "3 op Reis". En septembro 2014 ŝi komencis kiel tablodamo ĉe De Wereld Draait Door.

Privata vivo redakti

Hanssen edziniĝis en septembro 2005 de Fred di Bono, frontviro de la belga formaĵo Silverene. Ili ankaŭ kune fondis la produktejon Bonhanssa. Pliposte ili ekhavis du infanojn. Je la fino de 2011 la paro divorcis.

Eksteraj ligiloj redakti