Amara Onwuka
Amara Onwuka (naskiĝinta la 30-an de julio 1975 en Wageningen) estas nederlanda veterprezentistino. Ŝi prezentas aŭ prezentis interalie je la sendstacioj RTL 4, Weerkanaal, RTV Noord-Holland, Omroep Brabant, Omroep Gelderland, RTV Utrecht kaj RTV Drenthe. Ankaŭ ŝi regule videblas je diversaj retejoj (kiel www.weer.nl).
Amara Onwuka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1975 (48-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | televida prezentisto • veterprezentisto |
Amara estas dungitino de Meteo Consult en Wageningen. Konataj gekolegoj estas Reinier van den Berg kaj Margot Ribberink. Ŝia patro estas Igbo el Nigerio, ŝia patrino estas nederlandanino. Amara studis en Utreĥto je la artoakademio. Dum sia libertempo ŝi pentras. Ŝi havas du infanojn.
Per 1,80 metroj ŝi estas la plej longa veterprezentist(in)o de Nederlando.
En 2015 ŝi partoprenis al Ekspedicio Robinsono kaj venkis en la finalo de Oscar Aerts kaj Anna Speller. .
Eksteraj ligiloj Redakti
- nederlande: Mediacourant.nl
- Imdb
- Fotoj
- Amara Onwuka Arkivigite je 2020-08-03 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala retejo