Remigiusz Mielcarek
Remigiusz MIELCAREK (naskiĝis la 28-an de aprilo 1957 en Poznano, mortis la 18-an de novembro 2012) estis pola esperantisto, doktoro pri biologio[1], botanikisto, esploranto de la tropika flaŭro, verkisto kaj vojaĝisto, poligloto, profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj lekciisto de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz.[2]
Remigiusz Mielcarek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1957 en Poznano |
Morto | 18-an de novembro 2012 (55-jaraĝa) en Puszczykowo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato Adam Mickiewicz en Poznano |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto botanikisto |
Ekde oktobro 2005 li estis ankaŭ lekciisto, kaj ekde julio 2008 rektoro de Wyższa Szkoła Zawodowa "Kadry dla Europy" (Supera Fak-Lernejo "Laborantoj por Eŭropo") en Poznano. Julie 2009 Mielcarek rezignis pri la funkcio de rektoro. Ekde okobro 2009 li lekciis i.a. pri la temo "turismo en limregionoj de la mondo" ĉe la magistraj studoj en Wielkopolska Wyższa Szkoła Turystyki i Zarzadzania w Poznaniu (Grandpolia Supera Lernejo de Turismiko kaj Administrado en Poznano). Ekde majo 2010 li redaktis la sciencajn kajerojn "Studia Periegetica".
Remigiusz Mielcarek estas aŭtoro de 153 publikaĵoj en la lingvoj pola, franca, angla, hispana, latina kaj Esperanto. Li priskribis 18 antaŭe nekonatajn speciojn de floraj plantaĵoj kaj unu genron de Meza Afriko (Bampsia, kune kun profesoro Stanisław Lisowski). Omaĝe al li oni nomis laste malkovritan tropikan specion de akaro Hoplophtiracarus mielcareki.[3]
Publikaĵoj
redaktiEldonitaj de Wydawnictwo Sorus (Eldonejo Sorus) en Poznań[4]. Sciigoj en tiuj ĉi publikaĵoj estis kolektitaj surloke dum pluraj vojaĝoj kaj enhavas ekskluzive proprajn spertojn.
- Indonezja we mgle (Indonezio en nebulo), raporto, Poznań 1994 (2-a eldono 2001), p. 184.
- Singapur (Singapuro), gvidlibro verkita kun K.Gosławski, Poznań 1996 (2-a eldono 2000), p. 92.
- Jerozolima (Jerusalemo),gvidlibro, Poznań 1997 (2-a eldono 2000), p. 112.
- Bangkok (Bankoko), gvidlibro, Poznań 1997 (2-a eldono 2001), p. 104.
- Poradnik obieżyświata (Gvidlibro de mondvagulo), Poznań 1998 (2-a eldono 1999, 3-a eldono 2000, 4-a eldono 2001 ), p. 116.
- Szlaki dla obieżyświatów (Itineroj por mondvaguloj), Poznań 1998 (2-a eldono 1999, 3-a eldono 2001), p. 296.
- Dżakarta (Ĝakarto), gvidlibro, Poznań 1998, p. 92.
- Szlaki dla obieżyświatów II (Itineroj por mondvaguloj 2), Poznań 1999 (2-a eldono 2001), p. 380.
- Listy afrykańskie (Afrikaj leteroj), raportoj, Poznań 2000, p. 88.
- Kair (Kairo), gvidlibro, Poznań 2000, p. 104.
- Kapsztad (Kaburbo), gvidlibro, Poznań 2000, p. 80.
- San Marino (San-Marino), gvidlibro, Poznań 2001, p. 83.
- Watykan (Vatikano), gvidlibro, Poznań 2002, p. 139.
- Szlaki dla obieżyświatów III (Itineroj por mondvaguloj 3), Poznań 2002, p. 204.
- Szlaki dla obieżyświatów IV (Itineroj por mondvaguloj 4), Poznań 2002, p. 236.
- Mikrokraje Europy (Etaj landoj de Eŭropo), Poznań 2005 (2-a eldono 2006), p. 146.
- Sztuka taniego podróżowania (Arto de malmultekosta vojaĝado), Poznań 2006, p. 198.
- Monako (Monako), Poznań 2010, p. 74.
Plej gravaj ekspedicioj
redaktiĜis fino de 2011 li vizitis sume 287 landojn (suverenaj aŭ dependaj teritorioj) sur sep kontinentoj el la tuto de 306.
- 1972 - Mongolio kaj Siberio, 30 tagoj
- 1977 - Okcidenta Afriko (Okcidenta Saharo, Maŭritanio, Senegalo, Gambio, Sieraleono, Liberio, Ganao), 101 tagoj
- 1980 - Skandinavio (Danio, Svedio, Norvegio kaj Finnlando), 67 tagoj per biciklo
- 1981 - Kubo kaj Nikaragvo, 296 tagoj
- 1982/83 - Barato, 50 tagoj
- 1983 - Vjetnamio, 28 tagoj
- 1985 - Jukonio kaj Alasko, 60 tagoj
- 1985/86 - Kostariko, Panamo kaj Usono, 70 tagoj
- 1986 - Ontario kaj Kebekio, 21 tagoj; Florido (Everglades), 18 tagoj
- 1987 - Havajo, 30 tagoj; Novlando, 14 tagoj; Golfo James (Kanado), 16 tagoj; Florido (Everglades), 16 tagoj
- 1988 - Golfo James, 18 tagoj; Novlando, 16 tagoj; Hudsona Golfo (Norda Manitobo), 14 tagoj
- 1988/89 - Nordameriko kaj Mezameriko, 118 tagoj
- 1989 - Okcidenta Eŭropo, 62 tagoj; Kanado (de Montrealo ĝis Vankuvero), 26 tagoj; Domingo, 14 tagoj
- 1990 - Kebekio kaj Ontario, 14 tagoj; Ĉirkaŭ la Pacifiko, 198 tagoj
- 1990/91- Ĉirkaŭ la Mondo, 353 tagoj
- 1991/92 - De Borneo ĝis Kipro, 122 tagoj
- 1992/93 - Sudameriko kaj insuloj de Kariba Maro, 148 tagoj
- 1993/94 - Ĉirkaŭ la Mondo, 345 tagoj
- 1995 - Sud-Orienta Azio, 120 tagoj
- 1995/96 - Afriko kaj Proksima Oriento, 335 tagoj
- 1997 - Sud-Orienta Azio, 211 tagoj
- 1998 - De Ĉilio ĝis Gronlando, 242 tagoj
- 1999 - Orienta Afriko, Madagaskaro, Komoroj, Reunio, Maŭricio kaj Sejŝeloj, 93 tagoj; Ĉirkaŭ la Mondo, 184 tagoj
- 2000 - Hinda subkontinento, 111 tagoj; Acoroj, Madejro, Maroko kaj Tunizio, 60 tagoj
- 2001- Norvegio kaj Spitsbergen, 32 tagoj; Sudameriko kun Galapagoj, Amazona arbaro kaj Nederlandaj Antiloj, 89 tagoj; Sud-Orienta Azio, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, 103 tagoj
- 2001/ 2002 - Indonezio, Aŭstralio, Papu-Nov-Gvineo kaj Orienta Timoro, 165 tagoj
- 2003 - Suda Ameriko, Insuloj Falklandoj kaj Antarkto, 98 tagoj; Irano, Azerbajĝano, Montara Karabaĥo, Kartvelio, Armenio, Suda Osetio, 63 tagoj
- 2004 - Sudameriko (de Fajrolando ĝis Rio-de-Ĵanejro), 90 tagoj; Indonezio, Malajzio, Tajlando, 49 tagoj
- 2005 - Okcidenta Afriko, 69 tagoj; Borneo, 30 tagoj; Libio kaj Tunizio, 16 tagoj; Portugalio, Hispanio, Ĝibraltaro kaj Maroko, 30 tagoj; Tajlando, Laoso, Kamboĝo, Honkongo, 49 tagoj
- 2006 – Sudameriko (Peruo, Bolivio, Ĉilio, Argentino, Urugvajo, Brazilo kaj Paragvajo), 70 tagoj; Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro kaj Albanio, 16 tagoj; Rusio: Bajkalo kaj Burjatio, 27 tagoj; Usono kaj Kanado, 50 tagoj
- 2007 - Etiopio, Ĝibutio, Somalilando, Jemeno kaj Kuvajto, 55 tagoj; Borneo kaj Sumatro, Tuvalo, Valiso kaj Futuno, Aŭstralio, 78 tagoj
- 2008 - Barato kaj Andamanoj, 43 tagoj; Kazaĥujo, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio, 42 tagoj; Arabio, en tio Sauda Arabio, Kataro kaj Barejno, 17 tagoj
- 2009 - Indonezia Papuo, Sulaveso kaj Filipinoj, 81 tagoj; Kamĉatko, Ĉinio, Norda Koreio, 60 tagoj
- 2010 - Maŭricio kaj Rodriges (insulo), 15 tagoj; Ugando, Ruando, Burundio kaj Demokratia Respubliko Kongo, 32 tagoj; Norda Kipro, 8 (la unua) kaj 9 tagoj (la dua ekspedicio), Sud-Afriko, Insuloj Sankta Heleno kaj Ascension, 30 tagoj; Irano 14 tagoj
- 2011 - Israelo kaj Egiptio 15 tagoj, Irako kaj Turkio, 15 tagoj, Abĥazio 15 tagoj, Insulo Sao-Tomeo kaj Gabono 33 tagoj, Kameruno 18 tagoj, Insulo de Robinsono Crusoe, Paskinsulo, Pitkarna Insularo, Raivavae (en Tubuai) kaj Tahitio 32 tagoj
Referencoj
redakti- ↑ OPI PIB, Nauka Polska, DEGREES AND TITLES, dr Remigiusz Mielcarek
- ↑ Bazo por ĉi tio kaj multo alia el la artikolo: onet.pl, Remigiusz Mielcarek - wspomnienie (nekrologo), 30 lis 2012
- ↑ New species of ptyctimous mites (Acari, Oribatida) from Borneo and Sumatra
- ↑ 12 el la libroj videblaj ĉe Sorus