Jukonio
La kanada teritorio Jukonio aŭ Jukon-teritorio (angle Yukon Territory [JU-kan TER-i-tor-i], france le Yukon [jukõ]) havis loĝantaron de 28.674 en 2001, kaj areon de 483.450 km2. Okcidente troviĝas Alasko, norde la Arkta Oceano, oriente la Nordokcidentaj Teritorioj kaj sude Brita Kolumbio.
Jukonio | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | Yukon | |
Plena nomo | Jukonteritorio | |
![]() ![]() | ||
Devizo: neniu | ||
![]() | ||
Oficialaj lingvoj | angla, franca | |
Floro | Epilobio | |
Arbo | Monta abio | |
Birdo | Korako | |
Ĉefurbo | Whitehorse | |
Plej granda urbo | Whitehorse | |
Komisiito | Angélique Bernard | |
Ĉefministro | Sandy Silver (Liberal) | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
1 1 | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
9-a rango 482.443 km² 474.391 km² 8.052 km² (1,7{%) | |
Loĝantaro - Tuto (2006) - Loĝdenso |
12-a rango 31.229 0,06 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$1,522 miliardoj (12-a) $49.097 (3-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 13-a de junio 1898 (9-a) | |
Tempozono | UTC -8 | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
YT CA-YT Y | |
Retejo | www.gov.yk.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
La teritorio prenas sian nomon de la Rivero Jukono, kiu venas de la kuĉina lingvo, kaj signifas "granda rivero". Jukonteritorio kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 13-a de junio de 1898. La ĉefurbo de Jukonio estas Whitehorse (19.058 en 2001). Antaŭ la jaro 1953 Dawson City (1.251 enloĝantoj en 2001) estis la ĉefurbo.
HistorioRedakti
En 1845, Robert Campbell estis la unua blankulo, kiu esploris la regionon. Je la 17a de aŭgusto 1896 George Washington Carmack malkovris oron en la Rivero Klondike, kaj baldaŭ 100.000 homoj alvenis al la teritorio. Dawson City fariĝis grava urbo. En 1942, la granda Alaska Ŝoseo inter Fairbanks (Alasko) kaj Dawson Creek (Brita Kolumbio) estas konstruita. Estas 1.110 homoj en Jukonio, kies hejma lingvo estas la franca.