Adam Christian Gaspari

Adam Christian GASPARI (naskiĝinta la 18-an de novembro 1752 en Schleusingen, mortinta la 27-an de majo 1830 en Kenigsbergo) estis germana geografo.

Adam Christian Gaspari
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1752 (1752-11-18)
en Schleusingen
Morto 27-an de majo 1830 (1830-05-27) (77-jaraĝa)
en Kenigsbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo geografo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
 
Adam Christian Gaspari; kuprogravuraĵo de Conrad Westermayr, 1804

Post studoj li fariĝis kamerlengo ĉe grafo Moltke; poste li estis (de 1795) eksterorda profesoro pri filozofio ĉe la universitato de Jena, de 1797 profesoro ĉe Malnova Gimnazio de Oldenburg. Poste li estis privata instruisto je Wandsbek (Hamburgo). De 1803 li instruadis historion, geografion kaj statistikon ĉe la universitato de Tartu. En 1804/05 li estis rektoro, en 1806/07 dekano de la sekcio filologia-historia. Krome li docentis pri rusa historio antaŭ estontaj instruistoj kaj anis en horartabula lernejkomisiono. La altlernejon de Tartu li forlasis pro nesufiĉaj rimedoj por akiro de porinstruada materialo kaj eldonado. De 1810 estis li orda profesoro pri geografio kaj statistiko ĉe la altlernejo kenigsberga.

Kiam en Prusujo okazis profundaj edukreformoj, li estis de 1810 intertempe membro de la komisiono Wissenschaftliche Deputation kiu ŝanĝu la tutan lernejan sistemon laŭ novhumanismo. Gaspari estis kuneldoninto de "Allgemeine Geographische Ephemeriden".

Li ankaŭ estis framasono kaj membris inter 1814 kaj 1821 al la loĝio Zum Todtenkopf und Phoenix.[1]

Skribaĵoj

redakti
  • Versuch über das politische Gleichgewicht der europäischen Staaten, Hamburg 1790
  • Über den methodischen Unterricht in der Geographie und die zweckmäßigen Hilfsmittel dazu, Weimar 1791.
  • Vollständiges Handbuch der neuesten Erdbeschreibung, 1//1 (enkonduko kaj parto de Germanujo), Weimar: Verlag des Industrie-Comptoirs, 1797.
  • Neuer methodischer Schul-Atlas, kun Franz Ludwig Güssefeld. Weimar 1799.
  • General-Karte, zugleich Postkarte, von den sämtlichen Königlich Preußischen Staaten 1802 - kun Daniel Friedrich Sotzmann kaj Wolfgang Scharfe
  • Der Französisch-Russische Entschädigungs-Plan: mit historischen, geographischen und statistischen Erläuterungen und einer Vergleichungs-Tafel, Regensburg 1802 (interrete).
  • Der Deputations-Rezeß, Hamburg: Perthes, 1803. Represo Hildesheim 2003: Hans-Jürgen Becker (eld.): Adam Christian Gaspari, Der Deputations-Rezeß, mit historisch-geographischen und statistischen Erläuterungen und einer Vergleichungstafel
  • Lehrbuch der Erdbeschreibung: zur Erläuterung des neuen methodischen Schulatlasses, dek unua eldono, Weimar: Verlag des Geographischen Instituts, 1811.

Literaturo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Chronik der Johannisloge 'Zum Todtenkopfe und Phönix'. Berlin 2009