Renée Vivien
Renée VIVIEN, aŭ denaske Pauline Mary TARN (n. la 11-an de junio 1877 en Londono - m. la 18-an de novembro 1909 en Parizo), kromnomita "Safo 1900", estis brita poetino de la parnasa movado.
Renée Vivien | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Pauline Mary Tarn | |
Naskiĝo | 11-an de junio 1877 en Londono | |
Morto | 18-an de novembro 1909 (32-jara) en Parizo | |
Mortis per | anoreksio [#] | |
Tombo | Tombejo de Passy [#] | |
Lingvoj | franca [#] | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | John Tarn [#] | |
Patrino | Mary Gillet Bennett [#] | |
Gefratoj | Harriet Antoinette Tarn [#] | |
Edz(in)o | Hélène van Zuylen • Natalie Clifford Barney [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto [#] | |
Laborkampo | poezio [#] | |
Aktiva en | Parizo [#] | |
Aktiva dum | 1901–1909 [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Renée Vivien estis la filino de usona patrino kaj de skota, riĉa patro, kiu mortis en 1886 kaj lasis al ŝi altvaloran heredaĵon. Post studoj en Novjorko, Parizo kaj Londono, ŝi enloĝiĝis en Parizon kiel verkistino sub la pseŭdonimo R. Vivien, René Vivien kaj sekve Renée Vivien. Ŝi multe vojaĝis tra la tuta mondo kaj spertis longan, tumulteman samsekseman amrilaton kun Natalie Clifford Barney kaj sekve kun Hélène de Zuylen de Nyevelt de Haar.
Ŝia unua poemaro, Études et préludes, eldoniĝis en 1901. Sekvis aliaj. Kelkaj el ŝiaj versoj rememorigas certajn poemojn de Charles Baudelaire aŭ Paul Verlaine, en kiuj ili laŭdis lesbanecon. Ŝi mortis je la frua aĝo de 32 jaroj, verŝajne pro sentimenta malespero.
VerkojRedakti
La kompleta verkaro de Renée Vivien konsistas el :
- 12 poemaroj, tio estas pli ol kvin cent poemoj.
- Du tradukaĵaroj de grekaj poetinoj.
- Sep volumoj da prozo.
- Unu romano (Une femme m'apparut, 1905)
- Noveloj
- Leteroj al Natalie Clifford Barney kaj Kérimé Turkam Pacha.