Johannes Aurifaber (Vimariensis)

Johannes AURIFABER (naskiĝinta Johannes Goldschmied ĉ. 1519 en Vajmaro, mortinta la 18-an de novembro 1575 en Erfurto) estis germana teologo de protestantismo kaj reformanto. Por distingo de la samnoma vroclava samtempulo Johannes Aurifaber (Vratislaviensis) oni aldonis al lia nomo Vimariensis, do vajmarano.

Tomboŝtono de Aurifaber en la Dominikana preĝejo de Erfurto

VivoRedakti

Aurifaber studis inter 1537 kaj 1540 ĉe la Universitato de Wittenberg estonte instruisto de la junaj grafoj de Mansfeld. Deĵoron de milita predikisto li ankaŭ plenumis en 1544/45 kaj denove dum la Ŝmalkalda milito (1546/47). Ne antaŭ la 1540-aj jaroj li ekigis personan rilaton kun Marteno Lutero estante de 1545 ĝismorte ties asistanto. En 1551 li iĝis kortega predikisto en Vajmaro sed devis forlasi la urbon pro lia aktiva partopreno koncerne disputojn internpolitikajn. Ilin kaŭzis demando pri la necesa grado de luterana ortodokseco.

Azilon li ricevis tiam ĉe la grafoj de Mansfeld je Eisleben. En 1566 li nomumitis paroĥestro ĉe la Dominikana preĝejo erfurta kie li ekkverelis kun Andreas Poach pri adiaphora, do pli malpli neglektendaj aferoj en temoj pri eklezio kaj kredo.

GravecoRedakti

Eldoninte la grandan luterverkaran eldonon de Jena li publikgis neprestiajn germanlingvajn epistolojn kaj Tischreden (t.n. familiaraj kolokvoj ĉetable) de Lutero. Tiu ĉi verko, kiu baziĝis komplete pri tre arbitreca kunmeto aurifaber-a, influegis teologie (!) ankoraŭ ĝis la 20-a jarcento.

FontoRedakti

Hammann, Gustav, "Aurifaber, Johann" ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 457 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligilojRedakti