Astrometrio

La astrometrio (laŭvorte stela mezuro) estas la geometria parto de astronomio kaj estas rigardata kiel necesa fundamento de astrofiziko. Ĝi inkluzivas la mezuradon kaj komputadon de astraj pozicioj kaj iliaj movadoj kaj distancoj. Ĝis la granda kreskado de astrofiziko post la invento de spektroskopio je ĉirkaŭ 1850, la astrometrio kaj la sfera geometrio ludis plej ĉefan parton en la astronomio.

Ĉiuj branchoj de astronomio uzadas astrometriajn rezultojn, speciale post la lanĉoj de la astrometriaj satelitoj Hipparcos kaj Gaia en respektive 1989 kaj 2013[1][2]. Gaia jam donis precizajn astrometriajn resultojn por du mil milionoj da steloj[3].

Laŭ Chr. de Vegt, la astrometrio estas la scienco de la geometria konstruo de la universo (pozicio, movado kaj distanco de astroj) aŭ la mezurado de la ĉielo. Plue ĝi donas koordinatan bazon por la geodezio.

Taskoj en la nuntaga astrometrio estas tiaj:

  • konstruado de katalogoj kun precizaj pozicioj, movadoj kaj distancoj de astroj
  • konstrui spacajn datenbankojn
  • konstruado de la fundamenta koordinatoj por rilati la sistemon de astronomio kun tiu de tersciencoj
  • evoluo de mezurmetodoj kaj mezuriloj: unuflanke surtere (optikaj teleskopoj kaj sensoroj, infraruĝ- kaj radioteleskopoj ktp.); aliaflanke per astrometriaj satelitoj kaj interplanedaraj kosmosondiloj
  • efektivigi koncernajn mezuradojn kaj internaciajn kampanjojn
  • analizo de mezuradoj kaj normigado de rilataj metodoj

Vidu ankaŭRedakti

Erik Høg

ReferencojRedakti

  1. Høg E. 2009, 400 Years of Astrometry: From Tycho Brahe to Hipparcos. Experimental Astronomy, Volume 25, Issue 1-3, pp. 225-240. DOI: 10.1007/s10686-009-9156-7, Bibcode: 2009ExA....25..225H
  2. (en) Høg E. 2018, Astrometry history: Hipparcos from 1964 to 1980. 52 pp.
  3. Gaia