North American F-86 Sabre

(Alidirektita el F-86 Sabre)

La North American F-86 Sabre (F-86) estas usona jetmotora ĉasaviadilo.

North American F-86 Sabre
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: North American
Unua flugo: 1-an de oktobro 1947
Enkonduko: 1949
Produktperiodo: 1948-1956
Produktkvanto: 9,860
vdr

Historio redakti

En 1944, North American fabrikis unuan jetmotoran ĉasaviadilon FJ-1 Fury por mararmeo. Tamen kiel jetmotora ĉasaviadilo, La maksima rapido de FJ-1 estis nur 800km/h. Post la Dua mondmilito, danke al Germanaj aeronaŭtikaj esploroj (kiel balaita flugilo), La prilaboro de F-86 estis rapide plibonigita. En 1949 F-86 komencis servon en Usona Aerarmeo.

Dum la Korea milito, F-86 batalis kontraŭ kontraŭulaj jetmotoraj ĉasaviadiloj, MiG-15. La batalo kun MiG-15 estis unua aerbatalo inter jetmotoraj ĉasaviadiloj. F-86 ankaŭ partoprenis dum la dua Tajvana Prokola Krizo en 1958. La aer-aera misilo AIM-9 Sidewinder unue uzis kontraŭ MiG-15 de Ĉina aerarmeo. Pakistano ankaŭ uzis F-86 dum la Barata-Pakistana konflikto en 1965 kaj 1971.

Sabre estis ĉefaj ĉasaviadiloj de Okcidenta Bloko inter la 1950-jaroj kaj 1960 jaroj, kiel Francio, Okcidenta Germanio, Hispanio. Kanado fabrikis 1,815 Sabre sub licenzo de Canadair. Reĝa Kanada Aerarmeo uzis Sabre ĝis 1962, kiam F-104 anstataŭis ĝin.

Vidu ankaŭ redakti