Nacia teatro (Prago)

(Alidirektita el Nacia Teatro (Prago))

Nacia Teatro (Národní divadlo), eble la plej bela nov-renesanca konstruaĵo en Prago. Konstruita en la jaroj 1868 ĝis 1881 laŭ projekto de arkitekto J. Zítek. Post la incendio (1881) restarigita kaj en la jaro 1883 solene remalfermita. Al la ekipo de la Nacia teatro kontribuis unu tuta generacio de belartistoj: M. Aleš, Fr. Ženíšek, J. Tulka, V. Hynais (pen-traĵo sur la kurteno), V. Brožík, J. Mařák, B. Schnirch (sta-tuoj sur la atiko kaj la ĉevaltriopoj), Ant. Wagner, J. V. Mysl-bek (statuoj sur la flanka portalo rigardanta al la kajo). Post cent jaroj rekonstruita, larĝigita je unu moderna vitra konstruaĵo, kaj re-inaŭgurita en 1983. Familiare nomata "Ora Kapeleto" (Zlatá kaplička).

Nacia Teatro en Prago

EsperantoRedakti

En 2018 estis la premiero de la opero Sternenhoch (Ŝternenhoĥ) en Esperanto prezentita en la Nacia Teatro en Prago. Farita de Miroslav Malovec (en 2018), temas pri la unua opero en la historio, kies muziko estis komponita rekte laŭ libreto kies teksto en Esperanto.