Steamboat Willie
Steamboat Willie estas usona animaciita kurta filmo de 1928 reĝisorita de Walt Disney kaj Ub Iwerks. Ĝi estis produktita blankanigre fare de Walt Disney Studios kaj estis publikigita de Celebrity Productions. Tiu animacio estas konsiderata la premiero de Mickey Mouse[1] kaj de lia fianĉino Minnie, kvankam ambaŭ roluloj aperis kelkajn monatojn antaŭe en kineja provo de Plane Crazy. Steamboat Willie estis la tria el la filmo de Mickey kiu estis produktita, sed estis la unua kiu estis distribuita ĉar Walt Disney, vidinta The Jazz Singer, devigis sin mem produkti unu el la unuaj tute sinkronizitaj sonanimacioj.
Steamboat Willie | |
---|---|
mallonga movbildo • mallonga filmo | |
Originala titolo | Steamboat Willie |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 29 jul. 1928, 18 nov. 1928, 15 maj. 1928 |
Ĝenro | muzika filmo |
Reĝisoro(j) | Walt Disney • Ub Iwerks |
Produktisto(j) | Roy O. Disney • Walt Disney |
Scenaro | Walt Disney • Ub Iwerks |
Muziko de | Carl Stalling • Wilfred Jackson • Carl Edouarde |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
IMDb | |
Notoj
redakti- ↑ Walt Disney Treasures - Mickey Mouse in Black and White (1932) Arkivita la 8an de januaro, 2013, en Wayback Machine kaj Amazon.com; alirita la 13an de junio 2019.