Roy Oliver DISNEY (ṇaskiĝinta la 24-an de junio 1893, mortis la 20-an de decembro 1971)[1] estis usona negocisto kaj kun-fondinto de The Walt Disney Company. Li estis la pli aĝa frato de Walt Disney.

Roy O. Disney
Persona informo
Naskonomo Roy Oliver Disney
Naskiĝo 24-an de junio 1893 (1893-06-24)
en Ĉikago
Morto 20-an de decembro 1971 (1971-12-20) (78-jaraĝa)
en Burbank
Mortokialo cerba sangado
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Elias Disney
Patrino Flora Call Disney
Frat(in)o Walt Disney
Edz(in)o Edna Disney
Infano Roy E. Disney
Okupo
Okupo filmproduktoro • entreprenisto • bankisto
vdr

Dum Walt estris la kreivan fakon, Roy gvidis la negocajn kaj financajn fakojn.[2] Roy kaj Walt kune fondis Disney Studios kiel fratoj, sed Walt poste foraĉetos plej el la parto de Roy en 1929 antaŭen; malkiel Max kaj Dave Fleischer de la rivala Fleischer Studios, Roy ne estis kun-produktoro. Tamen, Roy estis egala partnero en ĉiaj fakoj de la produktora kompanio.

Roy iĝis la unua CEO de la kompanio en 1929, kvankam la oficiala titolo ne venis al li antaŭ 1968. Li kunhavis ankaŭ la rolon de proparolanto de la stabanaro kun Walt el 1945. En 1960, Walt forfaligis la titolon de proparolanto por centriĝi pli al la kreivaj aspektoj de la kompanio. Post la morto de Walt en 1966, Roy prokrastis sian retiriĝon por superrigardi la konstruadon de tio kio estos poste konata kiel Disney World.[3] Li poste renomis ĝin Walt Disney World kiel omaĝo al sia frato. Roy iĝis la prezidento de Walt Disney Productions la 15an de decembro, 1966, kaj tio li restis ĝis 1968.

Notoj redakti

  1. Jones, Jack (21a de decembro, 1971). "Roy O. Disney". Los Angeles Times. Alirita la 12an de junio, 2019.
  2. "Roy O. Disney". latimes.com. Alirita la 12an de junio, 2019.
  3. "Gentle Visionary: Roy O. Disney | The Walt Disney Family Museum". www.waltdisney.org. Alirita la 12an de junio, 2019.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti