BARTALIS Ágoston [bartaliŝ] estis rumanuja hungara publicisto, lokhistoriisto naskita en Csíkkarcfalva la 18-an de novembro 1866 kaj mortinta la 31-an de januaro 1935 en Toplița-Ciuc.

Ágoston Bartalis
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1866 (1866-11-18)
en Cârța
Morto 31-an de januaro 1935 (1935-01-31) (68-jaraĝa)
en Topliţa-Ciuc
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo ekonomikisto • sociographist • advokato
vdr

Biografio redakti

Ágoston Bartalis finis jurstudadon en Koloĵvaro kaj laboris en publikadministado je la servo de Departemento Csík. Li pensiuliĝis en 1918, sed li daŭrigis sian publikvivan laboron. Li estis la reorgazininto de la Csík megyei Gazdasági Egylet, ekiriganto de la kooperativa movado. Li gajnis la konkurson de geografo Milleker Rezső (Debreceno). Estas grava lia sociografia verko en Csíki Lapok kun titolo Csík-Menaság székelyei (ankaŭ en volumo Segítsünk a székelyeken kaj memstara volumo en Budapeŝto en 1901. Tiun studon republikigis Ákos Egyed en la volumo A megindult falu (1970).

Aliaj verkoj redakti

  • A csíki székelység alapvető kérdései – Mit adjon a város a falunak (Csíkszereda 1931).

Fontoj redakti