Klaus Mann

germana verkisto (1906-1949)

Klaus MANN (* la 18-an de novembro 1906 en Munkeno, † la 21-an de majo 1949 en Cannes, Francio) estis germana verkisto. Li estis filo de Thomas Mann, frato de Erika Mann, Elisabeth Mann kaj Golo Mann kaj nevo de Heinrich Mann.

Klaus Mann
Klaus Mann.jpg
Persona informo
Klaus Mann
Naskiĝo 18-an de novembro 1906 (1906-11-18)
en Munkeno
Morto 21-an de majo 1949 (1949-05-21) (42-jara)
en Cannes
Mortis pro sinmortigo [#]
Mortis per trodozo [#]
Tombo Cannes (Grand Jas) Cemetery [#]
Lingvoj germanaangla [#]
Loĝloko MunkenoBavario [#]
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioUsono [#]
Alma mater Wilhelmsgymnasium [#]
Familio
Patro Thomas Mann [#]
Patrino Katharina Mann [#]
Gefratoj Monika Mann • Elisabeth Mann-Borgese • Erika MannGolo Mann • Michael Mann [#]
Profesio
Okupo verkistotradukistoscenaristo • literaturkritikisto • ĵurnalisto • romanisto • poeto • aŭtobiografo [#]
Laborkampo romano [#]
Verkado
Verkoj Der fromme Tanz, Mephisto
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En la 1920-aj jaroj Klaus Mann ĉefe laboris por la teatro, eĉ aktoris kune kun sia fratino Erika en sia memverkita dramo Anja und Esther. Kontraste al sia patro Thomas, Klaus Mann neniam kaŝis sian gejecon, eĉ verkis romanon (Der fromme Tanz) pri la temo, kvankam samseksemo en tiu ĉi tempo estis laŭleĝe malpermesita.

En 1933 li fuĝis de la nazioj, unue al Francio, poste al Nederlando kaj al Usono, kie li en la jaro 1943 fariĝis usona civitano. Mann mortis en 1949 pro trodozo da dormigiloj.

Listo de verkojRedakti

  • Anja und Esther (dramo, 1925)
  • Revue zu Vieren (komedio, 1926)
  • Der fromme Tanz (romano, 1926)
  • Heute und Morgen (eseo, 1927)
  • Kind dieser Zeit (membiografio, 1932)
  • Symphonie pathétique (romano, 1935)
  • Mephisto. Roman einer Karriere (romano, 1936)
  • Der Vulkan (romano, 1939)
  • The Turning Point (membiografio, 1942)