Golo MANN (plennome Angelus Gottfried Mann; naskita la 27-an de marto 1909 en Munkeno; mortinta la 7-an de aprilo 1994 en Leverkusen) estis germana historiisto kaj publicisto. Li estis la filo de Thomas Mann, la nevo de Heinrich Mann kaj la frato de Erika Mann kaj Klaus Mann.

Golo Mann
Persona informo
Naskonomo Angelus Gottfried Thomas Mann
Naskiĝo 27-an de marto 1909 (1909-03-27)
en Munkeno
Morto 7-an de aprilo 1994 (1994-04-07) (85-jaraĝa)
en Leverkusen
Tombo Kilchberg cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Schule Schloss Salem
Wilhelmsgymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Thomas Mann Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Katharina Mann Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Michael Mann (en) Traduki, Klaus Mann, Erika Mann, Monika Mann (en) Traduki kaj Elisabeth Mann-Borgese Redakti la valoron en Wikidata
Infano Hans Beck-Mann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
eseisto
historiisto de moderna epoko
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Wallenstein: His Life Narrated
vdr

Golo Mann studis filozofion kaj historion en Munkeno, Berlino kaj Heidelberg. En la jaro 1932 li doktoriĝis kaj unu jaron poste li kune kun sia familio elmigris al Francio, kie li restis ĝis 1937, poste li venis al Svislando. Tie li vivtenis sin kiel verkisto kaj en la jaro 1940 li fuĝis al Usono, kie li ekde 1942 agis kiel profesoro pri historio en diversaj universitatoj. En 1958 li revenis al Eŭropo. Post mallonga restado en Svislando li fariĝis gastprofesoro en la germana urbo Münster, kaj de 1960 ĝis 1964 li agis kiel profesoro pri politiko en Stutgarto. Post 1964 li dediĉis sin plene al la verkado kaj eldonado. Inter pluraj premioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis en 1968.

Listo de verkoj kaj eldonaĵoj

redakti
  • Friedrich von Gentz (1947)
  • Deutsche Geschichte im 19. und 20. Jahrhundert (1958)
  • Wilhelm II (1964)
  • Propyläen-Weltgeschichte (10 vol., 1961-65)
  • Von Weimar nach Bonn. Fünfzig Jahre deutsche Republik (1970)
  • Wallenstein. Sein Leben erzählt von Golo Mann (1971)
  • Erinnerungen und Gedanken. Eine Jugend in Deutschland (1986)
  • Wissen und Trauer (1992)

Eksteraj ligiloj

redakti