Liberaj Sindikatoj de Marbordo

Liberaj Sindikatoj de Marbordo (lang-pl|Wolne Związki Zawodowe Wybrzeża}}) – Fonda Komitato de la Liberaj Sindikatoj de Marbordo ekfunkciis la 29-an de aprilo 1978 en Gdańsk fare de Andrzej Gwiazda, Krzysztof Wyszkowski kaj Antoni Sokołowski.

Liberaj Sindikatoj de Marbordo
laborista sindikato
Komenco 1978 vd
Fino 1980 vd
Lando(j) Pollando vd
Ĉefestro(j) Andrzej Gwiazda vd
vdr

Impulso por estiĝo de la Liberaj Sindikatoj de Marbordo estis Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio fondita i.a. de Kazimierz Świtoń kaj Roman Kściuczek, kion oni substrekis en deklaracio, fine de aprilo 1978.

Liberaj Sindikatoj agis sendepende de la ŝtato, defendis laboristajn kaj civitanajn rajtojn. Celo de agado estis regajno de la rajto al demokratia ŝtatgvidado fare de la socio. Liberaj Sindikatoj eldonis bultenon "Robotnik Wybrzeża" (Laboristo de Marbordo) (aperis kelkaj numeroj). La unua numero eldoniĝis la 1-an de aŭgusto 1978; sube ties fragmentoj:

En Pola Popola Respubliko ekzistas potencaj sindikatoj arigantaj milionojn da laboristoj, kun dispono de la propra gazetaro, fondusoj, ejoj. Malgraŭ tio ĉiam post kelke da jaroj laboristoj eliras al la stratoj kaj en subita maniero postulas siajn rajtojn, submetante al atakoj de Civitana Milico kaj postaj reprezalioj. Eĉ la grandaj grupoj de laboristoj kaze de konflikto kun administracio estas senfortaj kaj solecaj. La situacio de unuopa laboristo damaĝita aŭ trompita estas ankoraŭ pli malfacila.

Ni ne starigas politikajn celojn , nek altrudas al niaj membroj, kunlaborantoj kaj simpatiantoj difinitajn politikajn kaj mondkonceptajn opiniojn, ni ne strebas al posedo de regopovoj. Ni tamen konscias, ke ni ne evitos riproĉon pri politika agado. Amplekso de la aferoj, kiuj ĉe ni estas traktataj politike estas eksterordinare larĝa kaj entenas preskaŭ ĉion kun la escepto de la ekskursoj por fungoj.

Nia agado estas laŭleĝa kaj konforma al la juro. Ĉiu homo posedas la naturan rajton al defendo, al justeco kaj la digna vivo – tion garantias al ni la Konstitucio de Pola Popola Respubliko kaj la internaciaj konvencioj pri homrajtoj kaj civitanaj rajtoj. La sindikata agado estas sub aparta leĝa zorgo.

Al la komitato nelonge poste la lokon de Antoni Sokołowski okupis Edwin Myszk (kiel montriĝis danke al informoj de funkciulo de la Sekureca Servo ĉe Ministerio de Internaj Aferoj el Gdańsk Adam Hodysz, kiu kunlaboris kun la Liberaj Sindikatoj de Marbordo la novulo estis sekreta kunlaboristo), kaj julie 1978 – la lokon de Krzysztof Wyszkowski – Andrzej Bulc, kiun en majo 1980 anstataŭis Jan Karandziej.

Aktivaj agantoj aŭ kunlaborantoj estis i.a. Andrzej Kołodziej, Alina Pieńkowska, Anna Walentynowicz, Lech Wałęsa, Lech Kaczyński, Bogdan Lis kaj Tadeusz Szczepański, kiu malaperis en nekonataj cirkonstancoj en 1980. Liberaj Sindikatoj de Marbordo arigis homojn, kiuj en 1980 organizis strikojn en la Ŝipfarejo de Gdańsk. Kun la Liberaj Sindikatoj de Marbordo kunlaboris aktivuloj de antaŭaŭgusta opozicio, i.a. Leszek Moczulski, kiu liveris samizdatojn kaj skribis juĝajn alvokojn, i.a. defende de Anna Walentynowicz.

Personoj apartenantaj al la Liberaj Sindikatoj de Marbordo kreis poste Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton "Solidareco".

Vidu ankaŭ redakti