Krzysztof Wyszkowski

Krzysztof Maciej Wyszkowski (naskiĝis la 10-an de novembro 1947 en Mrągowo) – pola publicisto, aganto de opozicio en Pola Popola Respubliko, konsilanto de ĉefministroj Jan Krzysztof Bielecki kaj Jan Olszewski. De 2016 membro de la Kolegio de Instituto pri Nacia Memoro.

Vivo redakti

En 1961 finis Fundamentan Lernejon n-ro 15 en Olsztyn. Poste lernis en Ĝeneralkleriga Liceo n-ro 2, kiun forlasis post du jaroj. De 1963 laboris profesie kiel laboristo en diversaj lokoj de la urbo. En duono de la 70-aj jaroj ekloĝis en Triurbo.

De 1977 kunlaboris kun Komitato de Socia Memdefendo „KOR”. Poste estis kunfondinto de Libera Sindikato de Marbordo, prilaborante ties deklaracion. Fine de la 70-aj jaroj okupiĝis pri samizdata eldonado de publikaĵoj. En 1980 partoprenis aŭgustan strikon en Ŝipfarejo de Gdańsk. En 1981 estis sekretario de la redakcio de „Tygodnik Solidarność” (Semajnrevuo Solidareco). Post enkonduko de la milita stato en Pollando estis arestita la 13-an de decembro 1981 en Grand Hotel en Sopot, poste internigita en Strzebielinek (distrikto Wejherowo), kie gvidis kelktagan fastostrikon. Aŭguste 1982 fuĝis, restante en kaŝejo. Julie 1983 provizore arestita, liberiĝis surbaze de amnestio. Li kunlaboris kun subtera gazetaro, publikigante tie siajn tekstojn en „Tygodnik Wojenny” (Milita Semajnrevuo). En majo kaj aŭguste 1988 partoprenis strikojn en Ŝipfarejo de Gdańsk.

En 1989 kadre de filma produktejo Video Studio Gdańsk estis observanto de la debatoj de Ronda Tablo. Samjare iĝis gvidanto de politika fako en „Tygodnik Solidarność”.

En 1990, malgraŭ kvereloj kun Lech Wałęsa, apogis lin en prezidenta voĉdono, konsiderante, ke mankis pli bona kandidato, kiu tiutempe strebis al la posteno. Ankaŭ eniris skipon de lia voĉdona stabo. En la jaroj 1991–1992 estis konsilisto de ĉefministroj Jan Krzysztof Bielecki kaj Jan Olszewski. De 1990 apartenis al partio Libera-Demokrata Kongreso, kiun forlasis en 1992. En parlamenta baloto en 1993 sen sukceso kandidatis al Sejmo kun n-ro 1 de la listo de Koalicio por Respubliko (ricevis 5578 voĉojn).