Klavo (lat. Clavis) estas, plejofte mekanika mastrumelemento, kiu estas ekfunkciigata per premo kaj kutime resaltas en la elirpozicion post maltendado. La ĝeneraliga nocio de elektraj klavoj estas la ŝaltilo.

Klavoj sur kalkulilo.

Klavoj estas uzataj unuopaj, ekzemple kiel tintiloklavo, aŭ en aro da plejparte ordigitaj klavoj (klavaro), parte surskribitaj kiel ĉe skribmaŝino, parte sen surskribaj, kiel ĉe klavarinstrumentoj. Klavoj funkciigataj per piedoj nomiĝas pedaloj.

Neelektraj klavoj redakti

La plej malnovaj klavoj troviĝas supozeble ĉe la klavarinstrumentoj. Ĉe la piano ekz. la frapo sur klavo movas per ledobendo levilon, kiu batas marteleton kontraŭ la kordo. Ĉe la orgeno premo sur klavo malfermas valvon apartenantan al orgenfajfilo.

Ĉe la skribmaŝino oni batas per klavoj trans leviloj kaj stangetoj literilon kontraŭ farbobendo. ekzistas tamen ankaŭ leviloj, kiuj levas la rulon por atingi la majusklojn, kaj fiksiloj, per kiu oni laŭbezone fiksas aŭ malfiksas la rullevilojn.