Aktiniidoj

(Alidirektita el Aktinoido)

La 15 radioaktivaj elementoj, kiuj en la perioda sistemo inkludas aktinion (kun atomnumero 89) kaj la 14 postaj elementoj de la perioda tabelo nomiĝas aktiniidoj[1].

Nome: Aktinio (elemento 89),Torio (elemento 90), Protaktinio (91), Uranio (92) kaj Transuranioj: Neptunio (93), Plutonio (94), Americio (95), Kuriumo (96), Berkelio (97), Kalifornio (98), Ejnŝtejnio (99), Fermio (100), Mendelevio (101), kaj Nobelio (102), Laŭrencio (elemento 103).


Ĉiu aktinoido formas trioble ŝargitajn jonojn, ili estas vicigitaj ankaŭ al la 3-a kromgrupo de la perioda sistemo. La aktoniidoj apartenas – kiel la lantanidoj – al la internaj transiraj elementojf-blok-elementoj, ĉar en tiu vico la f-subŝelo estas plenigita per elektronoj.

Fazoj kaj kristalsistemoj de aktiniidoj laŭ la temperaturo.

Unu el la publikaĵoj de Otto Theodor Benfey en la gazeto Chemistry estis modelo de ampleksa perioda tabelo, foje referencata kiel la "perioda heliko". Unuafoje publikigita en 1964, ĝi klare montras la lokon de lantanidoj kaj aktiniidoj. La elementoj formas du-dimensian spiralon, starte el hidrogeno, kaj faldante sian vojon ĉirkaŭ du duoninsuloj, nome la transiraj metaloj, kaj la lantanidoj kaj aktiniidoj. Superaktiniida insulo estas jam izoligita.[2]

Referencoj redakti

  1. Aktiniidoj en NPIV [1]
  2. Benfey, Theodor (2009). "The Biography of a Periodic Spiral: from Chemistry magazine, via Industry, to a Foucault Pendulum" (PDF). Bulletin for the History of Chemistry. 34 (2): 141–145. Alirita la 8an de Februaro 2022.

Vidu ankaŭ redakti