Ilja Ĉavĉavadze (kartvele: ილია ჭავჭავაძე) (8a de novembro de 1837 ĝis 12a de septembro de 1907) estis verkisto de Kartvelio, poeto, ĵurnalisto, reforminto de la moderna kartvela lingvo, fondinto de la Societo por Disvastigo de Eduko inter Kartveloj kaj advokato kiu enkapigis la renaskiĝon de la Naciisma Movado de Kartvelio en la dua duono de la 19-a jarcento dum la regado de Rusio sur Kartvelio. Hodiaŭ estas amplekse konsiderata kiel unu el la fondintoj de la nuna Kartvelio. Li estis sanktigita kiel Sankta Ilja la Justa (წმინდა ილია მართალი) far la Kartvela Ortodoksa Eklezio. Nuntempe la kartveloj nomas lin kiel "Patro de la Patrio".

Ilia Ĉavĉavadze
Persona informo
ილია ჭავჭავაძე
Naskiĝo 27-an de oktobro 1837 (1837-10-27)
en Kvareli, Georgia Governorate,  Rusia Imperio
Morto 30-an de aŭgusto 1907 (1907-08-30) (69-jaraĝa)
en Tsitsamuri, Tiflisa Gubernio,  Rusia Imperio
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Mtacminda vd
Lingvoj kartvelarusa vd
Loĝloko Tbiliso vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Ilia Ĉavĉavadze
Familio
Dinastio Chavchavadze vd
Edz(in)o Olga Chavchavadze vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • eldonisto • filozofoverkistohistoriistoĵurnalistopublikigisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • opinia ĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj Q16370990 ❦
Q12863005 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inspirita de la tiamepokaj liberalaj movadoj en Eŭropo, kiel verkisto kaj publika elstarulo, Ilja Ĉavĉavadze dediĉis parton de sia laboro por vekigi la naciismajn idealojn en Kartvelio kaj la kreado de stabila socio en sia patrio.

Liaj plej gravaj verkaĵoj estis: La Ermito, La Fantomo, Vidvino Otaraant, Kako la ŝtelisto, kaj aliaj. Ankaŭ li estis la estro de la eldonejoj de la revuoj (1863-1877 Sakartvelos Moambe) kaj Iveria (1877-1905), kaj aŭtoro de multnombraj artikoloj por tiuj revuoj. La plejparto de liaj verkaĵoj temas pri Kartvelio kaj la kartveloj. Li estis protektinto de fervoruloj por la konservado de la kartvela lingvo kaj kontraŭ la rusigado de la kartvela kulturo.

Ĉavĉavadze estis pafmortigita de murdistoj, gvidataj de Gigla Berbiĉaŝvili, en Cicamuri, ekster Mcĥeta. Lia mortigo iĝis nacia tragedio, la kialojn kaj pluajn detalojn ankoraŭ esploras historiistoj kaj fakuloj.